Vikipedio:Ne faru originalan esploradon

Vikipedio ne publikigas originalan esploradon, verkojn aŭ originalajn ideojn. Tio inkluzivas nepublikitajn faktojn, argumentojn, pensojn kaj konceptojn; kaj ĉiujn ajn nepublikigitajn analizojn aŭ sintezojn de publikigita materialo, kiuj celas antaŭenenigi vidpunkton. Tio signifas, ke Vikipedio ne estas loko por publikigi viajn opiniojn, spertojn aŭ argumentojn. Citi fontojn kaj eviti originalan esploradon estas nepre ligitaj: por demonstri, ke vi ne prezentas originalan esploradon, vi devas citi fidindajn fontojn, kiuj donas informojn, kiuj rekte rilatas al la temo de la artikolo kaj kiuj rekte subtenas la informojn tiajn, kiajn ili estas prezentitaj.

Ne fari originalan esploradon estas unu el tri reguloj pri enhavo. La aliaj estas Neŭtrala vidpunkto kaj Kontrolebleco. Kune tiuj reguloj decidas kia kaj kiukvalita materialo estas akceptebla en artikoloj. Ĉar ili iras kune, oni ne interpretu unu regulon dise de la aliaj, kaj vikipediistoj bone sciu ĉiujn tri.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search