Vino


Epizodo de podkasto Kern.punkto pri vino.

Vino (el latina vinum) estas alkohola trinkaĵo, kiu ekestas per fermentado de fruktosuko. En strikta senco la fruktoj devas esti fruktoj de vitoj (vinberoj ĉefe de la specioj Vitis vinifera, Vitis labrusca aŭ iliaj hibridoj) pere de la alkohola fermentado de ties mosto aŭ suko.[1]

La fermentado produktiĝas per la metabola agado de gistoj, kiuj transformas la sukerojn de la frukto en etanolon kaj gason en formo de karbona dioksido. La sukero kaj la acidoj, kiujn havas la fruktoj de Vitis vinifera, sufiĉas por tia fermentado. Tamen la vino estas produkto de aro de mediaj faktoroj: sojlo, klimato, latitudo, altitudo, horoj de lumo kaj temperaturo, inter variaj aliaj.[2] Proksimume du trionoj de la tutmonda rikolto de vinberoj estas uzataj por vinproduktado; la ceteron oni konsumas kiel fruktojn.[3] Spite al tio, la kultivado de la vito kovras nur 0,5% de la kultivebla grundo en la mondo.[4] La kultivado de la vito estas ofte asociata kun mediteranea klimato.

La esto de antocianino en la ŝelo de la vinbero produktas la ruĝan koloron de la ruĝa vino.

Oni donas la nomon «vino» nur al la likvo rezulta el alkohola fermentado ĉu totala aŭ parta, de vinbera suko (mosto), sen esenca aldono de ia alia substanco. En multaj naciaj aŭ internaciaj juroj oni konsideras vino nur la fermentitan trinkaĵon faritan el Vitis vinifera, spite la fakton, ke oni produktas similajn trinkaĵon el aliaj specioj de vito (Vitis labrusca, Vitis rupestris ktp). La scienca branĉo pri la prilaborado de vino nomiĝas EnologioVinscienco (sen enkalkuli ankaŭ la procezojn de kultivo de la vito). La scienco, kiu okupiĝas pri la biologio de la vito kaj pri ties kultivo, nomiĝas ampelologio.[1]

La produktado de vino estas, laŭ opinioj de arĥeologoj, devena de Kaŭkazio, Malgrand-Azio kaj Mezoriento. Ĝi estas tre malnova, ĉar oni trovis potojn pli ol 8000-jaraĝajn[5], kiuj entenas kernetojn de kultivitaj vitoj. Jam en antikva Egipto vitkultivado kaj vinfarado estis enradikiĝintaj kaj gravaj ekonomiaj trajtoj. En mitologioj (Oziriso (en Egipto), Dionizo (en Grekio), Bakĥo (al la romianoj), Gilgameŝ en Babilono), personigas vinon, ties ebriigajn virtojn, aŭ ties alstrebadon. En la kristana religio vino simbolas sangon de Kristo kaj estas uzata en la Sakramento de Komunio (personigo de la dio).

En plejparto de la landoj vinoj estas apartigitaj laŭ sia vitvario; en Francio (krom Alzaco) ili estas apartigataj laŭ sia cru (kvalit-kategorio) aŭ terroir, t.e. determina regiono apartigita nature pro ties reliefo, grundo, sunigado, vinigmetodo. La plej elstaraj vinoj estas ankaŭ apartigitaj per sia rikoltjaro.

  1. 1,0 1,1 J. Robinson (eld) The Oxford Companion to Wine, 3a eldono, 2006, Oxford University Press, angle isbn= 0198609906
  2. Constantin-Weyer, Maurice, L'Âme du vin, 1a eldono, 1932, Le Ronde, col. La Petite Vermillon, franca
  3. «Situation and statistics of the world vitiviniculture sector» (en angla). 11a de januaro 2009. Arkivita el originalo la 16an de decembro 2008. Konsultita la 11an de januaro 2009. «Situacio kaj statistiko de la tutmonda vitivinkultura produktado».
  4. Anderson, Kym, David Norman kaj Glyn Wittwer, 2003, julio, Globalisation of the World's Wine Markets, World Economy, 26, nomero 5, Blackwell Publishing Ltd, paĝoj 659 - 687, doi= 10.1111/1467-9701.00541 angla
  5. Georgia's Giant Clay Pots Hold An 8,000-Year-Old Secret To Great Wine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search