Vjetnama milito

Vjetnama Milito
peranta milito
Daŭro: 1-a de novembro 1955 - 30-a de aprilo 1975
Loko: Hindoĉinio
Rezulto: Decida venko por Norda Vjetnamio
Usona militista kaj politika malvenko
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Vjetnamujo
vdr
Usona soldato uzanta flamĵetilon.
Ikona foto de soldato de la usona marinfanteria korpuso, en Da Nang, la 3-an de aŭgusto 1965.

La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. Oni indikis pli precizan daŭron el 1a de Novembro 1955[1] ĝis la Falo de Sajgono la 30an de Aprilo 1975.[2]

La milito estis parto de konflikto konata kiel Dua Hindoĉina Milito, en kiu partoprenis ankaŭ la najbaraj landoj Kamboĝo kaj Laoso. En Vjetnamio la milito estas konata kiel Usona milito (vjetname Chiến Tranh Chống Mỹ Cứu Nước, laŭvorte milito kontraŭ la usonanoj por savi la nacion).

La milito estas amplekse konsiderata kiel filia milito de la epoko de la Malvarma Milito.[6] Ĝi daŭris preskaŭ 20 jaroj, kaj la rekta interveno de Usono finiĝis en 1973. La konflikto kontaĝiĝis ankaŭ al najbaraj landoj, akrigante la disvolvigon de la Laosa Enlanda Milito kaj de la Kamboĝa Enlanda Milito, kiuj finiĝis kun la tri landoj oficiale iĝantaj komunistaj ŝtatoj ĉirkaŭ 1976.[7][8]

Je la malvenko de la Franca Unio en la Unua Hindoĉina Milito kaj sekva akceptado de militista retiriĝo el Vjetnamo kongrue kun la deklaroj de la Ĝeneva Konferenco de 1954 kiu ekvalidiĝis ekde la 23an de Julio 1954, la lando akiris sendependecon el Francio, sed estis dividita en du militareoj: nome Viet Minh ekkontrolis Nordan Vjetnamon, dum Usono ekfaris financan kaj militistan apogon al la ŝtato de Suda Vjetnamo.[9] Antaŭ tio, grupo de militkonsilistoj usona nome Military Assistance Advisory Group, Indochina (kun registara rajtigita forto de 128 homoj) estis sendita jam en Septembro 1950 kun misio transigi la uzadon kaj distribuadon de la usona militekipaĵaro fare de francoj kaj iliaj aliancanoj. La Viet Cong (VK), nome sudvjetnama komuna fronto sub direktorado en la nordo, iniciatis gerilan militon en la sudo. Ankaŭ la Popola Armeo de Vjetnamo (PAVN), konata ankaŭ kiel Nordvjetnama Armeo (NVA), engaĝiĝis en pli konvencia milito kontraŭ Usono kaj la Armeo de la Respubliko Vjetnamo (ARVN). Norda Vjetnamo invadis Laoson en 1958, establante la Ho Ĉi Minh Vojon por liveradi kaj plifortigi la Vjetkongon.[10]:16 Ĉirkaŭ 1963, la nordo estis sendinta 40 000 soldatojn por lukti en la sudo.[10]:16 La Usona engaĝiĝo pliiĝis kun la Prezidento John F. Kennedy, el ĝuste sub milo da militkonsilistoj en 1959 ĝis 23 000 ĉirkaŭ 1964.[11][12]:131

Sekve de la Incidento de la Vjetnama golfo en Aŭgusto 1964, la Usona Kongreso aprobis rezolucion kiu havigis al la Prezidento Lyndon B. Johnson larĝan aŭtoritaton por pliigi la usona militĉeestado en Vjetnamio, sen formala militdeklaro. Johnson ordonis la deplojadon de bataluniuoj por la unua fojo, kaj spektakle pliigis la nombron de usonaj trupoj ĝis 184 000.[11] Usonaj kaj Sudavjetnamaj fortoj fidis je la aerarmea supereco kaj enorma pafadpovo por entrepreni operacojn de "serĉado kaj detruado", inkludante surterajn fortojn, artilerion, kaj aeratakojn. Usono ankaŭ entreprenis grand-skalan kampanjon de strategia bombado kontraŭ Norda Vjetnamo,[12]:371–374[13] kaj pluigis gravan plikonstruadon de siaj fortoj, spite la malmultan progreson faritan per tiaj demarŝoj. En 1968, nordvjetnamaj fortoj lanĉis la Tet-Ofensivon; kvankam ĝi rezultis en milita malvenko por ili, ĝi iĝis politika venko, ĉar ĝi okazigis la fakton ke ekvanuis la usonan enlandan apogon al la milito.[12]:481 Je la fino de la jaro, la VK tenis malmultan teritorion kaj estis deflankigita de la PAVN.[14] En 1969, Norda Vjetnamio deklaris la Provizoran Revolucian Registaron de la Respubliko Suda Vjetnamio. Operacoj transpasis landlimojn, kaj Usono bombadis la nordvjetnamajn liveradvojojn en Laoso kaj Kamboĝo. En 1970 puĉo elpostenigis la kamboĝan monarkon, Norodom Sianuk, rezulte en invado fare de la PAVN de la lando (je peto de la Ruĝaj Kmeroj), kaj sekve Usono kontraŭ ARVN kontraŭ-invadis, kio rezultis en la Kamboĝa Enlanda Milito. Post la elekto de Richard Nixon en 1969, startis politiko de "Vjetnamigo", kio konsistis en la fakto, ke la milita konflikto pliiĝis je etendo de la ARVN, dum la Usonaj fortoj retiriĝis pro la pliiĝanta enlanda opozicio. Usonaj surteraj fortoj ege estis retiriĝintaj komence de 1972, kaj iliaj operacoj estis limigitaj al aerfortaj apogo, artileria apogo, konsilistoj kaj ekipaĵaro de milit-materialo. La Pariza Pacinterkonsento de Januaro 1973 rezultis en la retirigo de ĉiuj usonaj fortoj;[15]:457 sed la interkonsento estis preskaŭ tuj rompita, kaj la batalado pluis dum du pliaj jaroj. La Falo de Pnompeno en manoj de la Ruĝaj Kmeroj la 17an de Aprilo 1975, kaj la printempa ofensivo de 1975 rezultis en la Falo de Sajgono en manoj de la PAVN la 30an de Aprilo, markis la finon de la milito; Norda kaj Suda Vjetnamio estis reunuigitaj la 2an de Julio de la sekva jaro.

La milito okazigis enorman koston je homaj perdoj: ĉirkaŭkaluloj de la nombro de Vjetnamaj soldatoj kaj civiluloj mortigitaj gamas el 966 000[16] ĝis tri milionoj.[17] Ankaŭ ĉirkaŭ 275 000 ĝis 310 000 Kamboĝanoj,[18][19][20] 20 000 ĝis 62 000 Laosanoj,[17] kaj 58 220 usonanoj mortis en la milito. La fino de la Vjetnama milito eksplodigis la fuĝan elmigradon de la nomitaj "Vjetnamaj boatuloj" kaj la plej granda Hindoĉinia krizo de rifuĝintoj, ĉefe inter tiuj kiuj estis kunlaborintoj de usonanoj aŭ malkonsentis kun la novaj komunismaj reĝimoj; tio rezultis en milionoj de rifuĝinton abandonantaj Hindoĉinion, el kiuj ĉirkaŭkalkule 250 000 pereis en la maro pro malbonaj navigkondiĉoj. Enposteniĝintaj, la Ruĝaj Kmeroj realigis radikalan politikon kiu rezultis en la nomita "Kamboĝa genocido", kaj la konflikto inter ili kaj la ĵus unuiĝinta Vjetnamio tuj pliiĝis en la Kamboĝ–Vjetnama milito, kiu elpostenigis la Ruĝajn Kmerojn en 1979. Reage, Ĉinio invadis Vjetnamion, kio rezultis en landlimaj konfliktojn ekde 1979 ĝis 1991.Ĉio tio estis konsekvenco de la rivaleco inter Ĉinio kaj Sovetunio kiel konkurencaj potencoj de la komunismaj landoj, kun similaj situacioj ankaŭ en Afriko.

En Usono, la milito okazigis tion kio estis refrrencata kiel "Vjetnama Sindromo", nome publika opozicio al usona transmaraj militengaĝiĝoj,[21] kio, kun la Skandalo Watergate kontribuis al fidokrizo kiu tuŝis Usonon laŭlonge de la 1970-aj jaroj.[22]

Krom la homperdoj, la Usona Aerforto detruis pli ol 20% de la ĝangaloj de Suda Vjetnamo kaj 20–50% de la mangrovejoj pro forĵeto de ĉirkaŭ 20 milionoj da galjonoj de venenaj herbicidoj (senfoliiloj) kiel la Oranĝa Agento.[23][24][25] La milito estas unu el la plej ofte menciitaj ekzemploj de ekocido, ekzemple fare de la sveda ĉefministro Olof Palme, advokatoj, historiistoj kaj aliaj fakuloj de diversaj studobjektoj.[26][27][28]

  1. Pro la frua estado de usonaj trupoj en Vjetnamio, la startodato de la Vjetnama milito estas ankoraŭ debatocelo. En 1998, post alta nivelo de revizio fare de la Departement de Defendo kaj tra klopodoj de la familio de Richard B. Fitzgibbon, la startodato de la Vjetnama milito laŭ la usona registaro estis oficiale ŝanĝita al la 1a de Novembro 1955. ("Name of Technical Sergeant Richard B. Fitzgibbon to be added to the Vietnam Veterans Memorial". Department of Defense (DoD). Arkivita el la originalo la 20an de Oktobro 2013.) La informoj de la usona registaro nuntempe citas la 1an de Novembro 1955 kiel la startodato de la "Vietnam Conflict", ĉar tiu dato markis la momento en kiu la usona Military Assistance Advisory Group (MAAG) en Hindoĉinio (deplojita en Sudorienta Azio dum la regado de la Prezidento Truman) estis reorganizita en specifaj land-unuoj kaj oni establis MAAG Vjetnaman.[Lawrence, A.T. (2009). Crucible Vietnam: Memoir of an Infantry Lieutenant. McFarland. ISBN 978-0-7864-4517-2.]: 20 Aliaj startodatoj estas kiam Hanojo rajtigis fortojn de Vjetkongo en Suda Vjetnamo por startigi malalt-nivelan insurekcion en Decembro 1956,[Olson & Roberts 2008, p. 67.] dum kelkaj vidas la 26an de Septembro 1959, kiam okazis la unua batalo inter Vjetkong kaj la sodvjetnama armeo, kiel la startodaton.["Chapter 5, Origins of the Insurgency in South Vietnam, 1954–1960". The Pentagon Papers (Gravel Edition), Volume 1. Boston: Beacon Press. 1971. Section 3, pp. 314–346. Arkivita el originalo en 19a de Oktobro 2017. Alirita la 17an de Aŭgusto 2008 – tra International Relations Department, Mount Holyoke College.]
  2. The Paris Agreement on Vietnam: Twenty-five Years Later (Conference Transcript). Washington, DC: The Nixon Center. Aprilo 1998. Arkivita el la originalo la 1an de Septembro 2019. Alirita la 5an de Septembro 2012 – tra International Relations Department, Mount Holyoke College.
  3. "Vietnam War". Encyclopædia Britannica. Alirita la 5an de Marto 2008. "Meanwhile, the United States, its military demoralized and its civilian electorate deeply divided, began a process of coming to terms with defeat in its longest and most controversial war"
  4. Friedman, Herbert. "Allies of the Republic of Vietnam". Arkivita el la originalo la 7an de Marto 2012. Alirita la 1an de Majo 2019.
  5. "China admits 320,000 troops fought in Vietnam". Toledo Blade. Reuters. 16a de Majo 1989. Alirita la 24an de Decembro 2013.
  6. Lind, Michael, "Vietnam, The Necessary War: A Reinterpretation of America's Most Disastrous Military Conflict", The New York Times.
  7. Vietnam War: Causes, Facts & Impact (angle) (2023-03-28). Alirita 2023-07-08.
  8. Vietnam War | Facts, Summary, Years, Timeline, Casualties, Combatants, & Facts (angle) (2023-06-16). Alirita 2023-07-08.
  9. Eckhardt, George. (1991) Vietnam Studies Command and Control 1950–1969. Department of the Army. Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  10. 10,0 10,1 Ang, Cheng Guan. (2002) The Vietnam War from the Other Side. RoutledgeCurzon. ISBN 978-0-7007-1615-9.
  11. 11,0 11,1 Vietnam War Allied Troop Levels 1960–73. Arkivita el la originalo je 2a de Aŭgusto 2016. Alirita 1a de Junio 2018.
  12. 12,0 12,1 12,2 Hastings, Max (2018). Vietnam an epic tragedy, 1945–1975. Harper Collins. ISBN 978-0-06-240567-8.
  13. Li, Xiaobing. (2010) Voices from the Vietnam War: Stories from American, Asian, and Russian Veterans. University Press of Kentucky. ISBN 978-0-8131-7386-3.
  14. Military History Institute of Vietnam 2002, pp. 247–249.
  15. Kolko, Gabriel. (1985) Anatomy of a War: Vietnam, the United States, and the Modern Historical Experience. Pantheon Books. ISBN 978-0-394-74761-3.
  16. Hirschman, Charles; Preston, Samuel; Vu, Manh Loi (Decembro 1995). "Vietnamese Casualties During the American War: A New Estimate" (PDF). Population and Development Review. 21 (4): 783. doi:10.2307/2137774. JSTOR 2137774. Arkivita el originala (PDF) en 12a de Oktobro 2013.
  17. 17,0 17,1 Obermeyer, Ziad; Murray, Christopher J L; Gakidou, Emmanuela (23a de Aprilo 2008). "Fifty years of violent war deaths from Vietnam to Bosnia: analysis of data from the world health survey programme". British Medical Journal. 336 (7659): 1482–1486. doi:10.1136/bmj.a137. PMC 2440905. PMID 18566045. "From 1955 to 2002, data from the surveys indicated an estimated 5.4 million violent war deaths ... 3.8 million in Vietnam"
  18. Heuveline, Patrick (2001). "The Demographic Analysis of Mortality Crises: The Case of Cambodia, 1970–1979". Forced Migration and Mortality. National Academies Press. pp. 102–104, 120, 124. ISBN 978-0-309-07334-9. "As best as can now be estimated, over two million Cambodians died during the 1970s because of the political events of the decade, the vast majority of them during the mere four years of the 'Khmer Rouge' regime. ... Subsequent reevaluations of the demographic data situated the death toll for the [civil war] in the order of 300,000 or less."
  19. Banister, Judith; Johnson, E. Paige (1993). Genocide and Democracy in Cambodia: The Khmer Rouge, the United Nations and the International Community. Yale University Southeast Asia Studies. p. 97. ISBN 978-0-938692-49-2. "An estimated 275,000 excess deaths. We have modeled the highest mortality that we can justify for the early 1970s."
  20. Sliwinski, Marek (1995). Le Génocide Khmer Rouge: Une Analyse Démographique. L'Harmattan. pp. 42–43, 48. ISBN 978-2-7384-3525-5.
  21. . It's Called the Vietnam Syndrome, and It's Back. Brookings Institution (22a de Januaro 2013). Arkivita el la originalo je 24a de Decembro, 2022. Alirita 12a de Junio 2015.
  22. Horne, Alistair. (2010) Kissinger's Year: 1973. Phoenix Press, p. 370–371. ISBN 978-0-7538-2700-0.
  23. Fox, Diane N. (2003). "Chemical Politics and the Hazards of Modern Warfare: Agent Orange". En Monica, Casper (eld.). Synthetic Planet: Chemical Politics and the Hazards of Modern Life (PDF). Routledge Press. Arkivita el la originalo (PDF) la 27an de Julio 2010.
  24. Kolko 1994, pp. 144–145.
  25. Westing, Arthur H. (1984). Herbicides in War: The Long-term Ecological and Human Consequences. Taylor & Francis. pp. 5ff.
  26. Zierler, David (2011). Zierler, David (2011). The invention of ecocide: agent orange, Vietnam, and the scientists who changed the way we think about the environment. Athens, Georgia: Univ. of Georgia Press. ISBN 978-0-8203-3827-9. Athens, Georgia: Univ. of Georgia Press. ISBN 978-0-8203-3827-9.
  27. Falk, Richard A. (1973). "Environmental Warfare and Ecocide — Facts, Appraisal, and Proposals". Bulletin of Peace Proposals. 4 (1): 80–96. doi:10.1177/096701067300400105. ISSN 0007-5035. JSTOR 44480206. S2CID 144885326.
  28. Chiarini, Giovanni (1a de Aprilo 2022). "Ecocide: From the Vietnam War to International Criminal Jurisdiction? Procedural Issues In-Between Environmental Science, Climate Change, and Law". Cork Online Law Review. SSRN 4072727.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search