Vorlino

Vorlino (Vorlin vorline) estas planlingvo iniciatita de la usona interlingvisto Rick Harrison. Li ekfaris ĝin en 1989 kaj publikigis la unuan informon pri ĝi en 1991. De tiam ĝis 2002 li prilaboris ĝin kun aro da helpantoj, sed poste malaktiviĝis pri ĝi (almenaŭ publike).[1] Arkivigite je 2007-08-15 per la retarkivo Wayback Machine La celo de la projekto ŝanĝiĝis; frue ĝi estis helplingvo, poste arta lingvo

La vortoj devenas el diversaj vaste parolataj lingvoj (ne nur eŭropaj), sed aliformiĝas laŭ la fonem-reguloj de Vorlino (komparu al Volapuko). Ĉiuj substantiv-radikoj havas formon KVK, KVKVK, KVKVKVK. Do, neniam estas pli ol du konsonantoj apudaj kiam radikoj kunmetiĝas, kaj neniam konsonant-paro je komenco aŭ fino de vorto.

La lingvo havas tre malmultan fleksion. Bazaj radikoj estas substantivoj, kaj verboj, adjektivoj, prepozicioj ktp deriviĝas el ili per vokalaj finaĵoj.

Nombroj (1-10): yun dus san kad lim tor zib hog nev dek.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search