W. H. Auden

Wystan Hugh Auden
Persona informo
Wystan Hugh Auden
Naskonomo Wystan Hugh Auden
Naskiĝo 21-an de februaro 1907 (1907-02-21)
en Jorko
Morto 29-an de septembro 1973 (1973-09-29) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Kirchstetten (Malsupra Aŭstrio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko OksfordoAŭstrio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ Church College
Lernejo Gresham
Universitato de Oksfordo - anglistiko (–1928)
St Edmund's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro George Augustus Auden (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Constance Rosalie Bicknell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj [George] Bernard Auden (en) Traduki kaj John Bicknell Auden Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Erika Mann (1935–1969)
Chester Kallman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo W. H. Auden vd
Okupo poeto
universitata instruisto
literaturkritikisto
eseisto
komponisto
libretisto
dramaturgo
verkisto
scenaristo
literaturhistoriisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1920–1973 vd
Verkado
Verkoj The Orators vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Christopher Isherwood (maldekstre) kaj W. H. Auden (dekstre) fotitaj de Carl Van Vechten, 6a de Februaro 1939

Wystan Hugh AUDEN[1] (ˈ|w|ɪ|s|t|ən|_|ˈ|h|juː|_|ˈ|ɔː|d|ən;[2] 21a de februaro 1907 – 29a de septembro 1973) estis angl-usona poeto,[3][4] naskiĝinta en Anglio, ŝtatigita en Usonon (el 1946), kaj konsiderita de multj kritikistoj kiel unu el plej grandaj verkistoj de la 20a jarcento.[5] Lia verkaro estas rimarkinda pro sia stilismaj kaj teknikaj atingoj, sia engaĝiĝo kun moralaj kaj politikaj temoj, kaj sia varieco laŭ tono, formo kaj enhavo.[6][7] La centraj temoj de lia poezio estas amo, politiko kaj civitaneco, religio kaj moralo, kaj la rilato inter unikaj homaj estaĵoj kaj la anonima, nepersona mondo de naturo.

Auden kreskiĝis en kaj ĉe Birmingham en profesia mezklasa familio kaj studis anglan literaturon en la Christ Church de Oksfordo. Liaj komencaj poeziaĵoj el la fino de la 1920-aj jaroj kaj komenco de la 1930-aj, verkitaj en intensa kaj drameca tono kaj en stilo kiu alternis inter telegrafe moderna kaj flue tradicia, establis lian reputacion kiel maldekstreca politika poeto kaj profeto. Fine de la 1930-aj jaroj li iĝis malkomforta en tiu rolo kaj abandonis ĝin post li translokiĝis al Usono en 1939. En siaj poemoj el la 1940-aj aroj li esploris religiajn kaj etikajn temojn en malpli drameca maniero ol en siaj pli fruaj verkoj, kaj kombinis tradiciajn formojn kaj stilojn kun novaj, originaj formoj. La fokuso de multaj el liaj poeziaĵoj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj estis sur la manieroj laŭ kiuj la vortoj montras kaj kaŝas emociojn. Li montris partikularan intereson por verki operajn libretojn, nome formo ideale taŭga por direkti la esprimon de fortaj sentoj.[8] Post lia morto en 1973, lia memorŝtono estis montrita en la Angulo de la Poetoj de la Abatejo Westminster en 1974.

Li estis ankaŭ fekunda verkisto de prozaj eseoj kaj revizioj pri literaturaj, politikaj, psikologiaj kaj religiaj temoj, kaj li laboris ankaŭ variajn fojojn pri dokumentaj filmoj, poeziaj teatraĵoj kaj aliaj formoj de ludado. Tra sia tuta kariero li estis kaj polemikiga kaj influa. Post lia morto, kelkaj el liaj poeziaĵoj, rimarkinde "Funeral Blues" ("Stop all the clocks"), "Musée des Beaux Arts", "Refugee Blues", "The Unknown Citizen", kaj "September 1, 1939", iĝis konata al multe pli ampleksa publiko ol dum lia vivodaŭro tra filmoj, radiprogramoj, kaj popularaj amaskomunikiloj.[5]

  1. La nomo Wystan derivas el 9a-jarcenta Wigstan de Mercia, kiu estis murdita de Beorhtwulf, reĝo de Mercia, post Wystan malakceptis la planon de Beorthtwulf geedzigi la patrinon de Wystan. Liaj restoj estis retombigitaj ĉe Repton, Derbyshire, kie ili iĝis celo de kulto; la paroĥa preĝejo de Repton estas nomita laŭ Sankta Wystan. La patro de Auden, nome George Augustus Auden, estis edukita en la Lernejo Repton.
  2. La unua silabo de "Auden" rimas kun "law" (leĝo, ne kun "how", kiel).
  3. Auden, W. H.; eld. de Edward Mendelson. (2002) Prose, Volume II: 1939–1948. Princeton: Princeton University Press, p. 478. ISBN 0-691-08935-3. Auden uzis la frazon "Anglo-American Poets" en 1943, implicite reference al li mem kaj al T. S. Eliot.
  4. La unua difino de "Anglo-American" en la eldono OED (versio de 2008) estas: "Of, belonging to, or involving both England (or Britain) and America." Oxford English Dictionary (aliro per subskribo). Alirita 25a de Majo 2009. Vidu ankaŭ la difinon "English in origin or birth, American by settlement or citizenship" en (1983) Chambers 20th Century Dictionary, p. 45. Vidu ankaŭ la difinon "an American, especially a citizen of the United States, of English origin or descent" en (1961) Merriam Webster's New International Dictionary, Second Edition, p. 103. Vidu ankaŭ la difinon "a native or descendant of a native of England who has settled in or become a citizen of America, esp. of the United States" from The Random House Dictionary, 2009, disponebla rete ĉe Dictionary.com. Alirita 25a de Majo 2009.
  5. 5,0 5,1 Smith, Stan, ed.. (2004) The Cambridge Companion to W. H. Auden. Kembriĝo: Cambridge University Press. ISBN 0-521-82962-3.
  6. Academy of American Poets. W. H. Auden. Alirita 2007-01-21.
  7. Brodksy, Joseph. (1986) Less Than One: selected essays. Nov-Jorko: Farrar, Straus and Giroŭ, p. 357. ISBN 0-374-18503-4.
  8. Fuller, John. (1998) W. H. Auden: a commentary. Londono: Faber and Faber. ISBN 0-571-19268-8.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search