Wiesbaden | ||||||
| ||||||
urbego • banloko • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0611, 06122 (urbopartoj Breckenheim, Delkenheim, Medenbach, Nordenstadt), 06127 (Auringen, Naurod), 06134 (Mainz-Kastel, Mainz-Kostheim) | |||||
Poŝtkodo | 65183–65207, 55246 (urboparto Mainz-Kostheim), 55252 (Mainz-Kastel) | |||||
Aŭtomobila kodo | WI | |||||
Oficiala Municipokodo | 06414000 | |||||
NUTS | DE714 | |||||
Subdivido | 26 urbopartoj (Ortsbezirke, laŭvorte lokaj distriktoj) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Sven Gerich | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Schloßplatz 6 65183 Wiesbaden | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 283083 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo)50.08258.24Koordinatoj: 50° 5′ N, 8° 14′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 117 m | |||||
Areo | 203,9 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wiesbaden.de/ | |||||
Wiesbaden [VISbadn] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. Ĝi troviĝas 40 km okcidente de Frankfurto ĉe la rivero Rejno. La urbo estas sidejo de kelkaj gravaj germanaj oficejoj (Federacia Kriminala Oficejo, Federacia Statistika Oficejo), malsanulejoj (Germana Kliniko pri Diagnostiko) kaj asekuraj kompanioj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi situas ĉe la suda rando de la mezalta montaro Taunus.
Pro siaj 15 termofontoj kaj mineralfontoj (kiujn uzis jam la romianoj) Wiesbaden estas renoma kuracloko. Krom la klasikisma kuracloka palaco kaj ĉirkaŭa parko en la urbo videblas interalie la urba kastelo, nun parlamentejo de la federacia lando Hesio, kaj aparte interne la varmbanejo Kaiser-Friedrich-Therme, konstruita en secesia stilo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search