Wilhelmus

Wilhelmus
Vilhelmo
“Wilhelmus”
nacia himno
lando  Nederlando
kantoteksto aŭtoro nesciata
muziko Adrianus Valerius
ekde 1932
muzika ekzemplo
"Wilhelmus"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Wilhelmus estas la unua vorto kaj la neformala titolo de la nederlanda nacia himno. Ĝi konsistas el 15 strofoj kiuj formas akrostiĥon: la unuaj literoj de de la strofoj formas la nomon Willem van Nassov (princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau).

Kutime oni kantas nur la unuan strofon, sed foje post tiu ankaŭ la sesan, kiu gajnis specialan signifon dum la 2-a Mondmilito

La deveno de la teksto estas daŭra diskuto. Iuj opinias ke ĝin verkis Filips Van Marnix van Sint Aldegonde inter 1570 kaj 1572, sed tiu ne estas certe, ĉefe pro la iom amatora poezio. La melodio estis malnova franca soldatokanto.

La himno estis kvazaŭ propaganda kanto dum la Okdekjara Milito. En la teksto princo Vilhelmo I de Oranje-Nassau, la gvidanto de la ribelo de nederlandaj provincoj kontraŭ la habsburga povo, parolas. Unuflanke li deklaras sian lojalecon al sia suvereno, reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, aliflanke li defendas la ribelon de la loĝantoj de la nederlandaj provincoj.

La Wilhelmus estas do tre malnova kanto, sed nur iĝis la nacia himno je la 10-a de majo 1932. Ĝi anstataŭis pli klasikan nacian himnon Wien Neerlands bloed, kiun oni konsideris tro ŝovinista.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search