William Blake

William Blake
Persona informo
William Blake
Naskiĝo 28-an de novembro 1757 (1757-11-28)
en Londono
Morto 12-an de aŭgusto 1827 (1827-08-12) (69-jaraĝa)
en Londono
Tombo Bunhill Fields Burial Ground (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Verda Strato • Broadwick Street • Broadwick Street • Poland Street • Hercules Buildings • Felpham • South Molton Street • Fountain Court • Battersea • Broadwick Street vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Reĝlando de Granda Britio (–1801) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Royal Academy Schools (en) Traduki (1779–)
Henry Pars Drawing School (en) Traduki (1767–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo William Blake
Memorigilo William Blake
Familio
Patro James Blake (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catherine Hermitage (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Robert Blake (en) Traduki, James Blake (en) Traduki, John Blake (en) Traduki, Jimmy Solís Delgado (en) Traduki kaj Catherine Elizabeth Blake (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine Blake (en) Traduki (1782–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
presisto
litografisto
desegnisto
verkisto
skulptisto
filozofo
gravuristo
poeto
ilustristo
teologo
kolektanto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono • Felpham vd
Verkado
Verkoj La Nupto de Ĉielo kaj Infero ❦
And did those feet in ancient time ❦
Kantoj de Senkulpeco kaj Sperto ❦
Vala, or The Four Zoas ❦
Jerusalemo: La Emanaĵo de la Giganta Albiono ❦
Miltono: Poemo ❦
La Antaŭtempulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William BLAKE [ŭiljam blejk] (naskiĝis la 28-an de novembro 1757, mortis la 12-an de aŭgusto 1827) estis angla poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo. Kvankam li estis nerekonita kaj neapreciata por la plej granda parto de sia vivo, nun li estas konsiderita centra figuro en la historia studo de poezio kaj bildartoj dum romantikismo.

Liaj ampleksaj "profetaĵoj" igis la literaturrecenziston Northrop Frye diri pri ili "ke rilate al siaj altaj kvalitoj, ili tamen restas la malplej legitaj poeziaĵoj en la angla lingvo." [1] Rilate al liaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, Blake nun estas rigardata kiel "la plej granda artisto kiun Britio iam havis, kiom povas esti dirite", laŭ la artkritikisto Jonathan Jones, (2005) en la Guardian artikolo "La paradiso de Blake". [2]

La 19-ajarcenta akademiulo de literaturo kaj arto, William Michael Rosetti, karakterizis lin kiel "glorita lumo"; kaj "kiel homo, kiu ne estis antaŭvidita de siaj antaŭuloj, kiu ne povus esti komparita kun nuntempaj artistoj kaj kiu ne povus esti anstataŭigita per artistoj konataj hodiaŭ kaj kiuj venos en la estonteco." [3]

Li produktis ege diversajn artaĵojn kaj laŭ iliaj temoj kaj riĉajn je simboloj, kiuj adoptis la koncepton de la imagpovo "la materia vestaĵo de Dio" [4] aŭ "kiel homa ekzistado mem". [5] Interalie, li ilustris siajn poemojn (helpite de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano.

  1. Frye, Northrop and Denham, Robert D. Collected Works of Northrop Frye. 2006, pp 11–12.
  2. Jones, Jonathan (25 April 2005). "Blake's heaven". The Guardian. UK.
  3. Blake, William and Rossetti, William Michael. The Poetical Works of William Blake: Lyrical and Miscellaneous. 1890, p. 7-9.
  4. Yeats, W. B. The Collected Works of W. B. Yeats. 2007, p. 85.
  5. Wilson, Mona. The Life of William Blake. The Nonesuch Press, 1927. p. 167.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search