Yggdrasil

Yggdrasil
mita arbo • nord-ĝermana mitologia loko • akso de la mondo
Verko Poezia Edda
Proza Edda
Informoj
vdr

Yggdrasil (aŭ Yggdrasill) estas daŭrfolia frakseno: la arbo de la vivo, aŭ frakseno de la universo, en la nordia mitologio. Ĝiaj radikoj kaj branĉoj kunigas la diversajn mondojn: Asgard, Midgard, Helheim, Niflheim, Muspellheim, Svartalfheim, Alfheim, Vanaheim kaj Jötunheim. De ĝia radiko ŝprucas la fonto kiu plenigas la puton de la sciado, gardita de Mimir.

Yggdrasil

Ĉe la arbo troviĝas la dio Heimdall kiu estis taskita zorgi ĝin kontraŭ la atakoj de la drako Níðhöggr kaj de amaso da vermoj kiuj intencis korodi ĝiajn radikojn kaj venki la diojn kiujn tiu ĉi arbo reprezentis. Sed li ankaŭ estis helpata de la Nornoj kiuj zorgis ĝin ŝprucante akvo el la puto de Urd. Ponto kunigis la Yggdrasil-on kun la loĝejo de la dioj, la Bifröst, la ĉielarko, ĉiuj dioj transiris tra ĝi por eniri en la Midgardon.

Yggdrasil elŝvitas mielon kaj ŝirmis aglon kiu inter siaj okuloj havas falkon (kiu nomiĝas Veðrfölnir), sciuron nomata Ratatösk kaj kvar cervojn, Dáinn, Dvalinn, Duneyrr kaj Duraþrór. Proksime de ĝiaj radikoj loĝas la nornoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search