Zoroastrismo

Zoroastrismo
religio
dualisma kosmologio
Lando(j) BaratoIranoAŭtonoma Regiono KurdistanoUsonoUzbekioKanadoTaĝikio vd
Fondinto(j) Zaratuŝtro vd
Lingvoj

avesta lingvo

vdr
Faravahar (aŭ Ferohar), unu el ĉefaj simboloj de Zoroastrismo, kredita priskribo de Fravaŝi (gardia spirito aŭ gardanĝelo)
Nupto de Parsioj, 1905

Zoroastrismo, ankaŭ nomata zaratuŝtrismomazdaismo, estas unudia dualisma religio kaj religia filozofio estiĝinta ĉ. 1200 a.K.E., reformita en 560 a.K.E. Ĝi fondiĝis sur la teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio. Iam ĝi iĝis ŝtata religio de la Aĥemenida, Partia kaj Sasanida Imperio.

La fondinto de Zoroastrismo estis Zoroastro (greke Zoroaster). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj (Ameŝa Spenta) kaj kontraŭata de koleraj demonoj (kies ĉefo nomiĝas AhrimanAngra Mainju).

Zoroastrismo aperis en la orienta regiono de la antikva Persa Imperio, kiam la religia filozofo Zoroastro simpligis la diaron aŭ panteonon de la komencaj iranaj dioj[1] en du kontraŭaj fortoj: nome Spenta Mainju ("progresema mensostato") kaj Angra Mainju ("detrua mensostato") sub unu dio, Ahura Mazda ("Lumiga Saĝo").[2] La ideoj de Zoroastro kondukis al formala religio portanta lian nomon ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K.E. kaj influis aliajn postajn religiojn kiaj Duatempla Judismo, Gnostikismo, Kristanismo kaj Islamo.[3]

Ĉirkaŭkalkuloj de la nuna nombro de Zoroastrianoj tutmonde varias inter proksimume 145,000 ĉirkaŭ jaro 2000 kaj 2.6 milionoj en pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj.[4] Oni taksas ke estas 25 000 homoj en Irano kiuj apartenas al tiu religio[5]. La ŝanĝo ĉirkaŭ la lasta jardeko estis atribuita al pli granda nivelo de informado kaj al malferma mem-identigo pli ol al fakta pliiĝo de la loĝantaro; tamen, precizaj nombroj restas malfacile akireblaj parte pro altaj niveloj de historia persekutado en mezorientaj regionoj.

La komunumo de Parsioj de Barato sekvas Zoroastrismon. Kelkaj sekvantoj de tiu ĉi religio, nome anoj de la movado "Ohrmazd Mandal" ("Dia Cirklo"), laŭ kies instruado Ahura Mazda havis profetojn en diversaj landoj, kiuj subtenis Esperanton kiel pacan ilon kaj tradukis tagpreĝojn en la internacian lingvon.

  1. Boyce 1979, paĝoj 6–12.
  2. BBC Religions -- Zoroastrianism: Duality in Zoroastrianism (ĝisdatigita Okt. 2009). Alirita 15a de decembro 2014.
  3. Hinnel, J (1997), The Penguin Dictionary of Religion, Penguin Books UK 
  4. Major Religions of the World Ranked by Number of Adherents Arkivigite je 2010-01-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14a de Aprilo 2013
  5. (en) Samira Ahmed, Art of Persian, dua parto en serio de tri dokumentaj filmoj pri Irano, BBC4 Televido, 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search