Fantasto

Fantasto (de la angla fantasy — fantazio) aŭ magifikcio estas literatura ĝenro, en kies verkoj ĉefan rolon ludas supernaturaj estaĵoj, magiaĵoj k.s., kiuj ĉefe uzas magion kaj aliajn supernaturajn fenomenojn por intrigo, temo. Ĝi havas profundajn radikojn en la historio. Jam la unua konata verko literatura de l' mondo, la antikva Epopeo de Gilgameŝ entenis tipajn trajtojn kaj erojn fantastajn:

  • Superhomaj estuloj kaj potencoj (dioj ks.)
  • Regnoj ne troveblaj en la fizika mondo nia
  • Estuloj ne troveblaj ĉi-tere
  • Rompoj kun ĉiutaga logiko
  • Magio

Multas la similecoj al fabelo, sed male al tiuj, fantasta literaturo povas ŝajnigi okupi historian/geografian realon: "En la 3-a jaro de la unua regno de la reĝino de Akad..." (Fabelece: "Iam estis reĝino en lando trans 3 maroj kaj 7 riveroj...") Krome, dum multaj fabeloj ŝercemaj finiĝas per agnosko de mensoginteco ("...sed tion observis nur eta kato kiu kuŝis en la kanono kaj estis forpafita tien ĉi." ks.) en fantasto gravegas la ena vero: La leganto/aŭskultanto kredu kion ŝi aŭ li legas/aŭskultas. Tiurilate, fantasto fakte pli similas al realisma literaturo, en siaj detaleco kaj esprimpovo. Ja apenaŭ ekzistas limoj por aferoj priskribeblaj de fantasta aŭtoro - ŝi aŭ li trovas sin en ambaŭ mondoj de fabelo kaj realo (bona ekzemplo estus la verkoj pri Harry Potter fare de J. K. Rowling: la rakonto okazas kaj en aktuala Anglio kaj en magia mondo). Oni ankaŭ ne konfuzu kun sciencfikcio kiu alstrebas ian ĉi-mondecan logikon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search