Favelo

Favelo estas ladurbo (kvartalo de plejmalriĉuloj) situanta rande de brazilaj urbegoj. Krom faveloj, aliaj tipoj de komunumoj estas cortiço, invasão kaj arrabalde.

Favelo en Rio-de-Ĵanejro

La faveloj konstruiĝis pli frue nur el kestobretoj, ladokanistroj kaj palmofolioj (konstrumaterialoj), nuntempe ekzistas ankaŭ konstruaĵoj el ŝtonoj kaj lignobretoj, sed ĉefe el brikoj.

La unuaj faveloj estiĝis danke al la sklavoliberigo en 1888 kaj la pro tiama amasa alveno de ili en la grandurboj. En la komenco de la respublika periodo, la registaro promesis al soldatoj - kiuj luktis en interna milito de Canudos - domojn en Rio-de-Ĵanejro, sed kiam la milito finiĝis, la registraro donis al ili nur barakojn en monteto apud la urbo. La eks-soldatoj komparis la barakaron al tiu kie ili restis antaŭ Canudos dum la milito en monto Favela kaj nomis tiun lokon "Favela". La vorto "favela" signifas "fabeto" ĉar la en la monto Favela estis multaj sovaĝaj fabetoj.

La plej famaj faveloj estas en Rio-de-Ĵanejro. Rocinha (plantejeto) estas la plej granda, kun 70 mil loĝantoj. En aliaj urboj ankaŭ estas faveloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search