Kapitalismo

Kapitalismo
socia formiĝo
ekonomia sistemo
vdr
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo: tiu verko de Marks klarigas la funkciadon de kapitalismo.
Hong Kong, estas aŭtonoma urbo de Ĉinio kun ekonomia modelo kapitalisma kun tre alta "indico de ekonomia libero" (ĉefe dum la brita regadepoko) kiu igas ĝin tre diferenca el la cetero de la ĉinia ekonomio (karakterizata de sufiĉe alta "indico de ŝtata interveno"). Tio permesis Hongkongon iĝi unu el plej prosperaj ekonomiaj entoj de la planedo, kun tre altaj popersona enspezokvanto kaj indico de homa disvolviĝo.
Usona prezidento George W. Bush kaj ĉina prezidanto Hu Jintao en konferenco en Ĉilio: Ŝtatestroj de Ĉefkapitalismaj Ekonomioj.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.

Kapitalismo estas evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Sklavismo, Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la ekonomia sistemo dominanta en la mondo ekde la 18-a jarcento kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento ekzistis alia konkurenca sistemo kiu estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel vera kontraŭkapitalismo, sed de aliaj nur kiel ŝtata kapitalismo (vidu sube). Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo.

La unuan principan kaj detalan analizon de kapitalismo faris Karlo Markso, ĉefe en sia verko La Kapitalo, kies unua parto aperis en Esperanta traduko.

Kapitalismo ĝenerale aludas

Post kolapso de la socialismo en Eŭropo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en ties antaŭe socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingis kelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.

Fine de la 20-a jarcento, kaj komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan (vidu liberalismon). Sed la fortiĝanta tutmondiĝo (libere moviĝantaj kapitalo kaj varoj) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar ties laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search