Infekta malsano

Infekta malsano estas malsano de organismo kaŭzata per mikroorganismoj (bakterioj, arkeoj, protistoj, fungojvirusoj).

Atentindas, ke ne nepre ĉiu infektiĝo kaŭzas malsaniĝon, kaj ke do la vortoj "infektiĝo" kaj "infekta malsano" ne identas. Infektaj malsanoj havas vastan spektron da evoluoj kaj simptomoj. Ili povas surprize ekesti dum horoj aŭ tagoj, sed ankaŭ malrapidege evolui dum monatoj aŭ jaroj. Eblas loke precizaj limigitaj infektiĝoj de iuj korpopartoj, kaj "sistemaj", tutkorpaj infektiĝoj. Iuj infektaj malsanoj en personoj kun bona imuna sistemo evoluas preskaŭ nerimarkite aŭ nur kaŭzas malfortan perturbon de la ĝenerala bonfarto. Aliaj malsanoj povas kaŭzi drame vivdanĝerigan simptomaron. Je tiuj vivdanĝerigaj, sepsaj malsanoj la korpo reagas per tiel nomata sistema inflana responda sindromo, al kiu apartenas febro, plirapidiĝinta pulso, plirapidiĝinta spira frekcenco, soifo kaj forta ripozemo.

Decida pri la evoluo kaj la prognozo de infekta malsano estas la kapablo de la imuna sistemo elimini la patogenajn mikroorganismojn. La moderna medicino por multaj infektaj malsanoj havas specifajn medikamentojn: antibiotikoj kontraŭ bakterie kaŭzataj malsanoj, kontraŭfungiloj, latine nomataj antimykotika kontraŭ fungoj kaj kontraŭvirusiloj, latine virostatika (laŭvorte viruso-haltigiloj, ĉar virusojn ne eblas rekte kontraŭbatali, nur bremsi aŭ malebligi ilian pluan enkorpan plimultiĝon) kontraŭ virusoj. Kontraŭ iuj malsanigaj mikroorganismoj eblas protekti sin pere de vakcino, kvankam vakcinoj ĉiam mem iugrade havas nedeziratajn efikojn kaj necesas bone prijuĝi, kiom grandas la risko de infektiĝo kaj ĉu pli pezas la avantaĝoj aŭ la malavantaĝoj de vakcino. Ankaŭ nuntempe iuj infektaj malsanoj ne povas esti definitive sanigitaj.

La bazajn mekanismojn de infektiĝoj kaj infektaj malsanoj traktas la medicinaj subfakoj infektologio, infekta biologio kaj imunologio. Pri la medicina terapio de infektaj malsanoj aparte kompetentas la specialistoj de la medicina subfako klinika infektologio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search