Malkoloniigo

Malkoloniigado (senkoloniigomalkoloniigo) estas la nuligo de koloniismo, nome la neegaleca rilato per kio unu homo, ŝtato aŭ nacio establas kaj konservas dependan teritorion sub alia. Ĝi povas esti komprenita politike (ekhavante sendependecon, sendependan aŭtonomion, union kun la metropolo aŭ alian ŝtaton) aŭ kulture (forigo de malutilegaj koloniaj efikoj). La esprimo rilatas precipe al la malmuntado, en la jaroj post la Dua Mondmilito, de la novaj imperioj establitaj antaŭ la Unua Mondmilito ĉie en Afriko kaj Azio.

La Speciala Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Malkoloniigo deklaris ke en la procezo de malkoloniigado ekzistas neniu alternativo al la akcepto fare de la koloniigintoj de la Rajto de memdetermino, sed en praktiko malkoloniigado povas impliki aŭ neperfortan revolucion aŭ naciajn liberigajn militojn de la indiĝena loĝantaro. Ĝi povas esti enurba aŭ impliki la intervenon de eksterlandaj potencoj agantaj unuope aŭ tra internaciaj instancoj kiaj ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam ekzemploj de malkoloniigado povas esti trovitaj jam eĉ ĉe la verkoj de Tucidido, ekzistas pluraj precipe aktivaj periodoj de malkoloniigado en modernaj tempoj. Tiuj estas la disrompo de la Hispana Imperio en la 19-a jarcento; de la germana, aŭstro-hungara, otomana, kaj rusa imperioj sekve de la Unua Mondmilito; de la brita, franca, nederlanda, portugala, belga kaj itala koloniaj regnoj sekve de la Dua Mondmilito; de la Rusa Imperio post la fino de la Malvarma Milito kaj aliaj.

Kiel filozofio, "malkoloniigado" prisignas la kapablon vidi kaj konsideri ne-eŭropajn kulturojn de senantaŭjuĝa, ne-okcidenta perspektivo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search