Stano



Sn

stano

Sn
50
kemia elementokemiaĵo
posttransira metaloelemento de periodo 5metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero stano (stannum), Sn, 50
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.96 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Stano.
Kasiteritaj dupiramidoj, randa longo ĉirkaŭ 30 mm, Siĉuano, Ĉinio.
Detalo de kasiteritaj kristaloj, Blue Tier stanejo, Tasmanio, Aŭstralio.

Stano estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Sn (el la latina: stannum) kaj la atomnumeron 50. Ĝi estas arĝentkolora, mola posttransira metalo, kio ne facile oksidiĝas. Tiel, ĝi estas utila en alojo por malebligi ruston.

Ĝi estas posttransira metalo en la grupo 14a de la Perioda tabelo. Ĝi estas akirita ĉefe el la mineralo kasiterito, kiu enhavas stanan dioksidon, SnO². Stano montras kemian similecon al ambaŭ el siaj najbaroj de la grupo 14a, nome germaniumo kaj plumbo, kaj havas du ĉefajn oksidostatojn, +2 kaj la iom pli stabilan +4. Stano estas la 49a plej abunda elemento kaj havas, kun 10 stabilaj izotopoj, la plej granda nombro de stabilaj izotopoj en la perioda tabelo, pro ties magia nombro de protonoj. Ĝi havas du ĉefajn alotropojn: je ĉambra temperaturo, nome stabila alotropo estas β-stano, arĝentec-blanka, duktila metalo, sed je malaltaj temperaturoj ĝi transformiĝas en malpli densa griza α-stano, kiu havas la diamantkuban strukturon. Metala stano ne facile oksidiĝas en aero.

La unua stana alojo uzita grandskale estis bronzo, farita el stano kaj kupro, tiom frue kiom je 3000 a.K.E. Post 600 a.K.E., oni produktis eĉ puran metalan stanon. Plumbostano, kiu estas alojo de 85–90% el stano kun la cetero plej ofte konsistanta el kupro, antimono, kaj plumbo, estis uzata por teleraro el la Bronzepoko ĝis la 20a jarcento. En modernaj epokoj, stano estas uzata en multaj alojoj, ĉefe por mildaj veldaĵoj el stan/plumbo, kiuj estas tipe el 60% aŭ plie da stano kaj en la fabrikado de travideblaj, elektrokonduktaj filmoj de indio-stana oksido en optoelektronikaj aplikaĵoj. Alia granda aplikado por stano estas korodo-rezista stanigado de ŝtalo. Pro la malalta veneneco de neorganika stano, stan-ŝirmita ŝtalo estas amplekse uzata por manĝopakado kiel ĉe ladskatoloj. Tamen, kelkaj organikostanaj komponaĵoj (komponaĵoj formitaj el stano kaj hidrokarbidoj) povas esti preskaŭ tiom venena kiel cianido.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search