Cifereca objekta identigilo

Cifereca objekta identigilo
emblemo
publication identifier • persista identigilo
normo de ISO • OID
Komenco 2000 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Cifereca objekta identigilo (COI) - JAMES (angle digital object identifier, DOI, ruse цифровой идентификатор объекта, ЦИО) - estas karaktrosinsekvo ("cifereca identigilo") uzita por unike identigi objekton kiel ekzemple elektronikan dokumenton. Metadatenoj pri la objekto estas stokitaj en kune kun la COI-nomo kaj tiuj metadatenoj povas inkludi lokon, kiel ekzemple URL, kie la objekto povas esti trovita. La COI por dokumento estas daŭra, dum ĝia loko kaj alia metadatenaro povas ŝanĝiĝi. Ligi al reta dokumento per ĝia COI disponigas pli stabilan ligadon ol simple al ĝia URL, ĉar kaze de URL-ŝanĝo, la eldonisto bezonas nur ĝisdatigi la metadatenojn por la COI por pluligi al la nova URL.[1][2][3]

Organizaĵoj kiuj plenumas la kontraktajn devigojn de la COI-sistemo kaj volas pagi por iĝi membro de la sistemo rajtas asigni tiajn identigilojn.[4] La sistemo estas efektivigita tra federacio de registrad-agentejoj kunordigitaj fare de internacia fonduso,[5] kiu kontrolas la sistemon. La sistemo estis evoluigita kaj efektivigita en gamo da publikigo-aplikaĵoj ekde 2000: ĝis aprilo 2011 pli ol 50 milionoj da identigiloj asigniĝis fare de proksimume 4000 organizaĵoj.[6] La COI-sistemo estas parto de la pli granda Handle System (pritrakta sistemo).[7]

  1. Witten, Ian H., David Bainbridge and David M. Nichols. (2010) How to Build a Digital Library, 2‑a eldono, Amsterdam; Boston: Morgan Kaufmann, p. 352–253. ISBN 978-0-12-374857-7.
  2. (2004) “Linking to journal articles in an online teaching environment: The persistent link, DOI, and OpenURL”, The Internet and Higher Education 7 (1), p. 51–58. doi:10.1016/j.iheduc.2003.11.004. 
  3. "How the 'Digital Object Identifier' works". BusinessWeek (BusinessWeek). 2001-07-23. http://www.businessweek.com/magazine/content/01_30/b3742032.htm. Retrieved 2010-04-20. "Assuming the publishers do their job of maintaining the databases, these centralized references, unlike current Web links, should never become outdated or broken." 
  4. “Digital Object Identifiers: Promise and problems for scholarly publishing”, Journal of Electronic Publishing 4 (2). doi:10.3998/3336451.0004.203". 
  5. Welcome to the DOI System. Doi.org (2010-06-28). Alirita 2010-08-07.
  6. DOI® News, April 2011: 1. DOI System exceeds 50 million assigned identifiers. Doi.org (2011-04-20). Alirita 2011-07-03.
  7. The Handle System.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search