Sukero

Montetoj da diverstipa sukero
Kristaloj de kruda (nerafinita) sukero

La sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj; la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida saĥarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la saĥarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo.

Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝaĵo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precize kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ travidebla (diafana) sukero.

Suker-produktado kaj komerco ŝanĝis la fluon de la homa historio laŭ multaj manieroj, influis la formadon de kolonioj, la pludaŭron de sklaveco, la transiron al deviga laboro, la migradon de popoloj, militojn inter sukerkomerckontrolaj landoj en la 19a jarcento, kaj la etnan komponon kaj politikan strukturon de la Nova Mondo.

La mondo produktis ĉirkaŭ 168 milionojn da tunoj de sukero en 2011. La averaĝa persono konsumas ĉirkaŭ 24 kg de sukero ĉiujare (33.1 kg en industriigitaj landoj), ekvivalento al ĉirkaŭ 260 manĝokalorioj por persono, por tago.

Ekde la lasta parto de la 20a jarcento, oni polemikis ĉu dieto alta je sukeroj, ĉefe rafinitaj sukeroj, estas bona por homa sano. Sukero estis ligita al tropezo, kaj supozeble iel responsa aŭ tute metita kiel kaŭzo de diabeto, kormalsanoj, frenezo, makula degenerado, kaj dentomalfortigo. Nombraj studoj estis entreprenitaj por klopodi klarigi tiun aspekton, sed kun variaj rezultoj, ĉefe pro la malfacilo trovi kontrolotajn loĝantarojn liberaj el uzado aŭ konsumado de sukero.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search