Fonetiko

Fonetiko (de la greka phonētikós, 'sona, parola' < phoneín 'soni') estas la scienco pri la homa parolo. La fonetiko estas interdisciplina, esence naturscienca fako inter lingvoscienco, biologio, neŭroscienco, medicino, pedagogio, psikologio, akustiko, kaj teknologio.

Ĝia studobjekto estas la parolo kaj ties eroj (prozodio kaj segmentoj, t.e. realigoj de fonemoj) el fizika (ĉefe akustika), fiziologia kaj psikologia perspektivo. Al la eroj de la parolo apartenas krom la parolsonoj kiuj reprezentas fonemojn kaj kiuj kombiniĝas en silaboj ankaŭ la prozodio, kio estas la vort- kaj frazmelodiaj trajtoj kiuj reprezentas prozodemojn. Kadre de fonetiko studiĝas kiel eldiroj kaj ties elementoj produktiĝas en la parolorgano kaj kiel ili perceptiĝas per la sensorganoj kaj kompreniĝas. Kadre de la fonetiko oni ankaŭ studas la evoluon de la parolo ĉe infanoj kaj ĉe lernantoj de dua lingvo.

Foje la fonologio estas konsiderata kvazaŭ subfako ne nur de lingvistiko sed ankaŭ de fonetiko. La studobjekto de fonologio estas la mensa kaj formala reprezentado de la fonetismo (aro da fonemoj kaj prozodemoj) de lingvoj kaj ties funkcio en lingva sistemo de kontrastaj (distingivaj) unuoj.

Per "fonetiko" oni ankaŭ ofte celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj. Por tiu nocio esperanto ofertas la pli precizan terminon "fonetismo". La fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze ke alfabeta ortografia sistemo estas uzata.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search