Animo

Bildo de animo eliranta el la mortinta korpo en la verko Rosarium philosophorum.
Siddhashila aŭ ejo de la liberigita animo.

Animo (greke: ψυχή psihi, latine anima, hebree נשמה neŝome) laŭ iuj religiojfilozofioj, estas la supozita substanco kiu pluvivas kiam ĉesas procezoj de la materia korpo, kaj produktas la psikan aktivojn kaj estigas la vivajn movojn de la organismo.

Kutime oni en animo distingas tri gradojn de vivo: animo vegeta (principo de la fizika vivo), animo sensa (principo de sentebleco kaj senseco), kaj animo racia aŭ spirita (principo de la penso kaj volo kaj de la ceteraj raciaj potencoj).

Ankaŭ rilate la postmortan supervivon de la animo, la opinioj varias kaj, kvankam la religioj kun diversaj kulturoj kutime insistas pri ĝia senmorteco, iuj, precipe modernaj, filozofioj pri tio aŭ dubas aŭ neas. Tradicie avantaĝe de senmorteco oni utiligas argumentojn diversajn kiel la jenon: la animo havas la saman esencan strukturon kaj sorton de la objektoj de sia pensado: ĝi pensas ideojn neŝanĝiĝantajn space kaj tempe: do ĝi similas al ili. Tial, se koncepto (2 + 2 =4) estas ĉiutempa, ankaŭ animo vivdaŭras ĉiutempe.

La nuntempa interkonsento de moderna scienco estas ke ne estas pruvaro kiu subtenu la ekziston de la animo tradicie difinita kiel la spirita spiro de la korpo. En metafiziko, la koncepto de "animo" povas esti egaligita al tiu de "menso" por referenci al la konscio kaj al la intelekto de individuo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search