Informa teknologio

Tekokomputilo.
Komputila reto kaj ties elementoj.

Informoteĥnologio (t.e. informo-teĥnologio) aŭ informa teĥnologioinforma teknologio (mallongigite: IT) estas la larĝa fako de komputa industrio kun fokuso sur datumaro[1], informaro kaj ilia prilaborado. Precipe temas pri la akirado, stokado, transformado kaj sendado de datumoj, sed ankaŭ pri la uzado de komputa aparataro, programaro, administrado kaj procezoj de informo-procedado. Hodiaŭ, la termino "informa teknologio" ampleksiĝis por enhavi multajn fakojn de komputado kaj teknologio. Ĝi estas tipe uzata ene de la kunteksto de negocaj operacioj kontraste al aplikoj personaj aŭ distraj.[2] IT estas konsiderata subfako de la inform-komunika teknologio (IKT). Informoteknologia sistemo (IT-sistemo) estas ĝenerale informa sistemo, komunika sistemo aŭ, pli specife dirite, komputila sistemo – kiu enhavu aparataron, programaron kaj flankaparataron – funkciigita de limigita grupo de uzantoj.

Homoj stokadis, aliradis, manipuladis kaj komunikadis kaj transigadis informaron ekde kiam la sumeranoj en Mezopotamio ekuzis skribadon ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.,[3] sed la termino information technology en la angla lingvo kaj en sia moderna senzo por la unua fojo aperis en artikolo de 1958 publikigita en la gazeto Harvard Business Review; la fakuloj Harold J. Leavitt kaj Thomas L. Whisler komentis, ke "la nova teknologio ne havas ankoraŭ unusolan establitan nomon. Ni nomos ĝin informa teknologio (IT)." Ilia difino konsistas el tri kategorioj: teknikoj por procezado, aplikado de statistikaj kaj matematikaj metodoj al la decido-farado kaj imitado de alt-orda pensado pere de komputilaj programoj.[4]

La termino estas nuntempe uzata kiel sinonimo por komputiloj kaj komputilaj retoj, sed ĝi enhavas ankaŭ aliajn informodistribuajn teknologiojn kiel televido kaj telefono. Kelkaj specoj de produktoj kaj servoj ene de ekonomio estas asociitaj kun la informa teknologio: la aparataro, la programaro, la elektroniko, duonkonduktantoj, Interreto, telekomunika aparataro kaj retkomerco.[5]

Rilate al la stokado kaj la uzataj teknologioj, eblas distingi kvar diversajn etapojn de disvolvado de IT, nome la jenaj: antaŭ-mekanika (3000 a.n.e.– 1450 n.e.), mekanika (1450–1840), elektromekanika (1840–1940) kaj elektronika (1940–nuntempe).[3] La fokuso de tiu ĉi artikolo estas sur la lasta, kuranta periodo (elektronika).

  1. Daintith, John, eld. (2009), "IT", A Dictionary of Physics, Oxford University Press, ISBN 9780199233991, Alirita la 19an de majo 2020.
  2. "Free on-line dictionary of computing (FOLDOC)". Arkivita el la originalo la 15an de aprilo 2013. Alirita la 19an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 Butler, Jeremy G., A History of Information Technology and Systems, University of Arizona, archived from the original on 2012-08-05, https://web.archive.org/web/20120805042711/http://www.tcf.ua.edu/AZ/ITHistoryOutline.htm, retrieved 2a de aŭgusto 2012  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 2020-05-19.
  4. Leavitt, Harold J.; Whisler, Thomas L. (1958), "Management in the 1980s", Harvard Business Review 11, http://hbr.org/1958/11/management-in-the-1980s 
  5. Chandler, Daniel; Munday, Rod (2011-02-10), "Information technology", A Dictionary of Media and Communication (first ed.), Oxford University Press, (ISBN 978-0199568758), https://books.google.com/books?id=nLuJz-ZB828C&pg=PA211, retrieved 1-a de aŭgusto 2012, "Commonly a synonym for computers and computer networks but more broadly designating any technology that is used to generate, store, process, and/or distribute information electronically, including television and telephone." 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search