Financa krizo de 2008

La Financa krizo de 2008 (aŭ Usona hipoteka krizoSubprime-krizo) estas banka kaj financa krizo, kiu komenciĝis en la frua printempo de 2007 en Usono. Ĝin kaŭzis la stagnado aŭ falo de prezoj kaj valoroj de la usonaj nemoveblaĵoj, kiuj estis la garantiaĵoj por repago de kredito (hipoteko).

Multaj usonanoj estis trafitaj de ŝuldiĝo, kredante ke la valoro de la nemoveblaĵoj daŭre kreskas, tiel ke oni povas aĉeti unu eĉ se oni ne havas bonajn kreditkapablecojn. Tiuj homoj ne povis repagi la ŝuldojn, interalie pro la kreskantaj interezoj kaj falantaj nemoveblaĵaj valoroj.

Tiuj malfortaj hipotekoj estis refinancitaj en la kapitala merkato kaj la repago-postuloj estis venditaj ne nur al riskopretaj Hedgefonds, sed al konservativaj investaj fondusoj. La riskaj repago-postuloj ofte estis false kvalifikitaj kiel neriskaj. La kolapso de la nemoveblaĵa merkato kondukis al bankroto de Hedgefonds kaj al financaj malfacilaĵoj ĉe multaj monfondusoj.

Pro la financaj problemoj, la investaj bankoj ne plu volis doni monon al hipotekoj kaj oni kvalifikis pli strikte la riskofaktorojn, la monprocento altiĝis, la bankoj ne volis oferti monon.

Por solvi la problemon, la Eŭropa Centra Banko en kelkaj tagoj pumpis pli ol 200 miliardojn da eŭro en la merkaton. La usona Federal Reserve ofertis en novembro 2007 ĉ. 40 miliardojn da USD.

La bankoj kaj fondusoj perdis miliardojn, ekz. la investa banko Merrill Lynch devis amortizi 8,4 miliardojn da USD per novvalorigo de la investaj produktoj.

La Fed dum du monatoj (januaro-marto 2008) malaltigis la centran procenton de 4,25% al 2,25%.

En marto de 2008, JPMorgan Chase & Co. — per apogo de usona devisa banko — apogis la savon de la kvina plej granda investa banko de Usono, Bear Stearns.

En julio de 2008, la Usona Senato kaj Domo de la Reprezentantoj apogis la t.n. Housing Bill, en kiu ĝi donas rajton al Usona Departmento de la Trezorejo, helpi la hipotekajn bankojn Fannie Mae kaj Freddie Mac per kreditoj aŭ propra kapitalo — okaze de krizo. Por kovri ankaŭ tion, oni altigis la ŝtatŝuldon per 800 miliardoj da USD al 10.600 miliardoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search