Komputilo

Tekokomputilo
Surtabla komputilo Apple iMac

Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj.

Plej vaste konataj estas persona komputilo (PK), tamen plej multekostaj kaj gravaj por progreso estas serviloj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato.

La historio de la komputilo komenciĝis per mekanikaj kalkulmaŝinoj en 1822. Charles Babbage ellaboris la Difference Engine kaj Analytical Engine (ĉefe por aŭtomate kalkuli kaj printi tabelojn de trigonometriaĵoj uzotaj de maristoj por navigado) en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin.

Fakte multe pli antikva analoga komputilo estis trovita: la meĥanismo de Antikithera. Tio estas tre komplika aparato konstruita antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, per kiu ŝipistoj povis kalkuli. Vidu pli sube.

La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde 1938. kiam Konrad Zuse konstruis sian unuan komputilon Z1. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco je analoga komputilo kaj cifereca komputilo.

Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro (procesoro, printilo , komputilkorpo), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas nenifaranta amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj.
Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de la programaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas la komputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kaj ludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estas flankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon sen ekrano, klavaro, musostirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz MP3 -muzikiloj aŭ modernaj poŝtelefonoj) . En la scienco aktive kreskas komputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz elektronika muziko, komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekz Mikrosofto, Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pri biokomputilo, kvantuma komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search