Teknobrega (portugale: tecnobrega aŭ tecno brega) estas stilo de brazila muziko aparte populara en norda Brazilo . La portugala esprimo brega estas tradukebla kiel bombastaĉa, simbolas en Brazilo tamen ankaŭ malbonan guston. Sian originon teknobrego havas en Belemo, ĉefurbo de la federaciero Parao.[1] La metropola regiono de Belemo estas ĝis nun la pezocentro de la teknobrega medio, kie ĝi estas produktata kaj aŭdata precipe en la mizerkvartaloj de la regiono.[2] Tutmonde teknobrego famiĝis precipe pro siaj produktadaj kaj disvendometodoj, kiuj rezignas ĉian aŭtororajton.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search