Atlantikismo

la usona prezidanto Bill Clinton (maldekstre) renkontiĝas kun la brita ĉefministro Tony Blair en novembro 1999

Atlantikismo estas kredo je la graveco de kunlaboro inter la ŝtatoj de Eŭropo unuflanke kaj la ŝtatoj Usono kaj Kanado aliflanke pri politikaj, ekonomiaj, kaj defendaj temoj, kun la celo subteni la sekurecon kaj prosperon de la partoprenantaj landoj, kaj por protekti la valorojn kiuj kunigas ilin. La termino povas esti uzata en pli limigita maniero, kiu implicas subtenon por la Nord-Atlantika armea alianco NATO,[1] aŭ en pli vasta maniero implicanta larĝan kunlaboron, profunde dividitajn valorojn, senton de komunumo, kaj ioma grado de integriĝo inter la du flankoj de la oceano. La termino devenas de la Atlantika Oceano kiu apartigas la du kontinentojn. Praktike la filozofio de Atlantikismo instigas aktivan nordamerikan, aparte usonan, engaĝiĝo en Eŭropo kaj proksiman kunlaboron inter la du flankoj de la oceano. Tio manifestiĝis plej forte dum la Dua Mondmilito kaj en ĝia sekvo tra la starigo de diversaj eŭropaj-noramerikaj institucioj, plej grave NATO kaj la Plano Marshall.

  1. Osvaldo Croci: artikolo "Not a Zero-Sum Game: Atlanticism and Europeanism in Italian Foreign Policy" (en iom libera tratuko "ne senkosta ludo: atlantikismo kaj eŭropismo en itala eksterlanda politiko"), en la ĵurnalo "The International Spectator: Italian Journal of International Affairs" ("La Internacia Spektanto: Itala Ĵurnalo de Internaciaj Aferoj"), decembro 2008, volumo 43, numero 5, paĝoj 137–155,] cifereca objekta identigilo COI:10.1080/03932720802486498 (angle}

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search