Diskurso

La termino diskurso (latine: discursus, "kuri al kaj de") havas sian originon en retoriko, sed ankaŭ estis adoptita de lingvistiko. Laŭ iuj lingvistoj, parolado estas ĉefe parola produktado [1] . Laŭ aliaj, ĝi estas ĝenerala esprimo por diversaj specoj de tekstoj [2], per kiuj ili signifas aŭ skribajn aŭ parolajn produktaĵojn [3] , [4] , [5] , [6] .Laŭ PIV diskurso estas politika parolado, ordigita kaj iom longa, celanta konvinki.

Diskurso en lingvistiko indikas skribajn kaj parolajn komunikaĵojn, kiel, ekzemple, la jenaj:[7]

  • En semantiko kaj diskursanalizo: ĝeneraligo de la koncepto de konversacio ene de ĉiuj modalecoj kaj kuntekstoj.
  • La tutaĵo de kodigita lingvo (vortprovizo) uzita en antaŭfiksita kampo de intelekta enketo kaj de socia praktiko - kiel, ekzemple, jura diskurso, kuracista diskurso, religia diskurso, politika diskurso, ktp.[8]
  • En la verkaro de Michel Foucault, kaj tiu de la sociaj teoriuloj, kiujn li inspiris, diskurso priskribas "unuon de sekvencoj, de signoj, en tio laŭ kio ili estas enouncement (formulitaj, esprimitaj, énoncés)".[9]

Tiele la esprimo, la formulo, "la deklaro", ne estas unuo de semiotikaj signoj, sed abstrakta konstruaĵo, kiu permesas al la signoj asigni kaj komuniki specifajn, ripeteblajn rilatojn al kaj inter objektoj, subjektoj, kaj deklaroj. Tial, diskurso estas kunmetita de semiotikaj sekvencoj (rilatoj inter signoj) inter objektoj, subjektoj, kaj deklaroj. La esprimo diskursiva formacio koncipe priskribas la regulajn komunikadojn (skribajn kaj parolajn) kiuj produktas tiajn diskursojn. Kiel filozofo, Foucault uzis la diskursivan formacion en la analizoj de grandaj korpoj de scio, kiel ekzemple ekonomiko kaj naturhistorio.[10]

En la unua senco (semantiko kaj diskursanalizo), la vorto diskurso estas studita en lingvistika korpuso. En la dua signifo (la kodigita lingvo de kampo de enketo), kaj en la tria signifo (deklaro, énoncé), la analizoj de diskurso estas realigitaj en la intelektaj tradicioj, kiuj esploras kaj determinas la rilatojn inter lingvo kaj strukturo kaj ageco, kiel en la kampoj de sociologio, feminismaj studoj, antropologio, etnografio, kultursciencoj, literaturteorio kaj la filozofio de scienco. Krome, ĉar diskursoj estas korpusoj de teksto kiuj intencas komuniki specifajn datenojn, informojn, kaj scion, tiel ekzistas internaj rilatoj ene de antaŭfiksita diskurso, kaj eksteraj rilatoj inter diskursoj, ĉar diskurso ne ekzistas en izoliteco (en si mem), sed rilate al aliaj diskursoj, kiuj estas determinitaj kaj establitaj per interdiskurso kaj interdiskursiveco. Tial, ene de kampo de intelekta enketo, la terapiistoj foje diskutas diskurson "Kio estas" kaj "Kio ne estas", laŭ la konceptaj signifoj (signifo kaj implico) utiligitaj en la antaŭfiksita kampo de studo.

  1. Crystal 2008, paĝo.
  2. Bussmann 1998, paĝo.
  3. Bussmann 1998, paĝo.
  4. Dubois 2005, paĝo.
  5. Tolcsvai Nagy 2006.
  6. Hangay 2007.
  7. Compact Oxford Dictionary, Thesaurus and Wordpower Guide(2001). Oxford University Press, New York.
  8. Larry (Junio 2001). A Little Glossary of Semantics (Eta glosaro pri semantiko) (angle). revue-texto.net. Alirita 25a de majo 2011.
  9. M. Foucault. (1969) L'Archéologie du savoir. Parizo: Éditions Gallimard.
  10. M. Foucault. (1970) The Order of Things. Pantheon. ISBN 0-415-26737-4.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search