Etnokratio

Etnokratio, ankaŭ nomata etna demokratio, estas regadformo, en kiu reprezentantoj de iu etno aŭ iuj etnoj tenas nombron de postenoj en la regadaparato, kiu estas eksterproporcie granda en rilato al la procentaĵo de la koncerna(j) etno(j) en la tuta loĝantaro, kaj en kiu ili eluzas la neproporciecon por plibonigi la pozicion de sia(j) etno(j) malavantaĝe al aliaj. La minoritataj etnoj estas objektoj de sistema diskriminacio fare de la ŝtato kaj eventuale frontas reprezaliojn aŭ malobservojn de siaj homaj rajtoj fare de ŝtataj organoj. Etnokratio povas esti ankaŭ politika reĝimo establita surbaze de restriktita rajto je ŝtataniĝo kaj ĉe kiu la etna aparteneco (difinita surbaze de raso, deveno, religiolingvo) estas la distinga principo. Plej ofte la ekzistokialo de etnokratia regadformo estas certigi, ke la plej gravaj instrumentoj de la ŝtata regpovo troviĝu en la manoj de difinita etna kolektivo. Ĉiuj aliaj konsideroj koncerne la distribuon de potenco estas subordigitaj al tiu fundamenta intenco. Etnokratieco ne dependas de iu specifa regadsistemo; etnokratioj ekzistas laŭlonge de la tuta gamo inter (neliberalaj) demokratioj kaj diktaturoj.

Etnokratiojn karakterizas ilia sistemo de superregado – la leĝaj, instituciaj kaj fizikaj instrumentoj de regpovo, kiujn oni juĝas necesaj por certigi la etnan dominadon. La grado de sistema diskriminacio multe varias laŭ la kazo kaj laŭ la situacio. Se la dominanta grupo (kies interesojn la sistemo celas servi kaj kies identecon ĝi celas reprezenti) estas malgranda malplimulto (20% aŭ malpli) de la loĝantaro ene de la ŝtata teritorio, ekstremaj gradoj de institucia subpremado plej verŝajne necesas por teni la aktualan staton stabila. La alia flanko povas esti sistemo de plene evoluinta demokratio (inkluziva kaj konkurenca laŭ la terminologio de Robert Dahl) por la privilegiita loĝantaro. Jen io, kion Pierre van den Berghe (1981) nomas demokratio de mastra popolo [Herrenvolk democracy] (reference al Sud-Afriko sub la apartismo). Tio estas sistemo de etnokratio, kiu proponas demokratian partoprenadon nur al la dominanta grupo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search