Kapablismo

Kapablismohandikapismo estas diskriminado kaj socia antaŭjuĝado pri homoj kun malkapabloj. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[1] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo. En Usono grupoj de handikapuloj komencis paroli pri tiu fenomeno.

La kapablismo subtaksas la handikapuloj kaj iliaj kapabloj kontraŭe kapabluloj. Ĝi kondutas malamike aŭ paternale kontraŭ ili, kaj ĝi pensas, ke ili bezonas kontinuan apogon.[2] Ĝi diskriminas kaj suprimas. Stereotipoj estas asociitaj kun diversaj malkapabloj, kiuj atribuas aŭ depostulas samajn kvalitojn al same malkapablaj homoj. Tiuj stereotipoj siavice servas kiel kialoj de kapablismaj praktikoj kaj influas la sintenojn kaj konduton de la socio al anoj de la respektiva grupo.[3] La stigmato tuŝas la homojn kun malkapabloj, limigante iliajn elektojn kaj ŝanĝante iliajn identecojn.[4] Ĝi insisatas en ĝiaj stereotipoj, ankaŭ sciigado ne povas nuligi tiujn. Ĝi povas esti selektiva, kaj limiĝi sin nur unu aŭ kelkaj tipoj de handikapoj.[5] Ĝi similas al seksismo, rasismo kaj lingvismo.

En kapablismaj socioj, oni vidas kapablon kiel la normon, kaj vidas homojn kun malkapabloj kiel aberaciojn el tiu normo. Oni pensas, ke malkapabluloj estas malpli valoraj aŭ ili estas malpli homaj. Oni vidas malkapablon kiel aferon venkendan aŭ riparendan, ekzemple, per medicinaj kuracoj. Laŭ la kapablisma mondrigardo, malkapablo estas eraro aŭ difekto anstataŭ simpla konsekvenco de homa diverseco, samkiel raso, etno, seksa orientiĝo, aŭ sekso.[6] Ekzemploj de kapablismo estas videblaj en la socio, ekzemple kiam homoj kun malkapabloj estas diskutataj kvazaŭ ili ne ĉeestas: manko de aŭtonimeco.[7] Ekstremaj estis eŭgeniko en komenco de 20a jarcento, amasmurdo kaj deviga steriliziado en nacia Germanio.

En la Angla lingvo estas vortoj, kiuj nomiĝas tipoj de selektiva kapablismo. Ekzemple mentalismo estas kontraŭ mentale malsanalaj uloj, kaj aŭdismo (ne forviŝu tiun kun aŭtismo) kontraŭ surduloj kaj malfacile aŭdantoj. Ankaŭ malkapabluloj povas esti selektive kapablismaj, ekzemple movmalkapabla patro povas tial instrui sian filinon, ke paroleraro signifas intelektan malkapablon, kaj estas permesita ofendi ilin kaj per vortoj kaj per frapoj.

Aliaj difinoj de kapablismo inkludas tiujn de Chouinard, kiu difinas ĝin kiel "ideoj, praktikoj, institucioj, kaj sociaj rilatoj, kiuj supozas kapablon, kaj tion farante, konstruas homojn kun malkapabloj kiel almarĝenigitaj […] kaj grandparte nevideblaj 'aliuloj'";[8][9] kaj Amundson kaj Taira, kiuj difinas ĝin kiel "doktrino, kiu false traktas malkapablojn kiel imanente kaj nature terurajn, kaj kulpas la malkapablojn mem [anstataŭ kapablismo] pri la problemoj spertataj de la homoj, kiuj havas ilin."[8][10]

En diversaj naciaj lingvoj oni luktas kontraŭ kapablismo per vortoj, kiu pligrandigas estantan problemon. Ekzemple oni volas disigi la ulon kaj lian korpan ŝtaton; iuj grupoj de malkapabluloj protestas kontraŭ tiu. En ĉiu nacia lingvo estas vortoj, kiuj estis iam akurataj diagnozoj, estis uzitaj neakurate kiel insultoj, kaj ili igas insultaj vortoj. En iuj kazoj la plimulto kaj la minoritato ne konsentas, kiuj vortoj aŭ esprimoj estas ofendaj. La malplimulto povas pensi, ke la plimulto volonte ofendas ĝin, kaj la plimulto povas pensi, ke la minoritato estas tre ofendebla kaj tro sentema. La malplimulto ofendiĝas kaj la plimulto igas malpli helpema. Iuj grupoj rifuzas longan vortoliston.

  1. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity, p. 9.
  2. Linton, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity. Nov-Jorko: New York University Press, p. 9.
  3. Wüllenweber, Ernst; Georg Theunissen, Heinz Mühl. (2006) Pädagogik bei geistigen Behinderungen: ein Handbuch für Studium und Praxis (Education for intellectual disabilities: A manual for study and practice) (germane), p. 149. ISBN 3-17-018437-7.
  4. Geistige Behinderung - Normtheorien nach Speck und Goffman.. Heilpaedagogik-info.de. Alirita 2014-05-12.
  5. Zuschreibungstheorie nach Speck abgerufen am 17. Januar 2012
  6. Marshak et al. 2009, p. 50.
  7. Ashby, Christine; Eunyong Jung, Casey Woodfield, Katherine Vroman kaj Fernanda Orsati (2015). “‘Wishing to go it alone’: the complicated interplay of independence, interdependence and agency” 30 (10), p. 1474–1489. doi:10.1080/09687599.2015.1108901. 
  8. 8,0 8,1 Campbell 2009, p. 5.
  9. Chouinard 1997, p. 380.
  10. Amundson & Taira 2005, p. 54.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search