Mikronovelo

Mikronovelo (ankaŭ mikrorakonto aŭ pli arte fulmofikcio) estas fikcia mallonga rakonto. La rakonteto povas estis tiom malgranda kiom nur je unu alineo, aŭ eĉ unu frazo. Temas pri la arto rakonti tutan historion per kiel eble plej malmultaj vortoj. La ĝenro povas esti konsiderita ene de iaspeca minimumisma movado.

La defio estas uzi fantazion de la legantoj, kiuj mem kompletigas la “nediritan” laŭ sia gusto. En tiu senco, ĝi iom similas poezion. Tute ne temas pri simplaj anekdotoj - kvankam ili povas ja esti humuraj. Ilia sekreto kuŝas en la surprizo, ĉe la fino de la teksto, kiu aldoniĝas al neordinaraj situacioj, tiel ke post la lasta vorto leganto sin demandu: - Kion pensi pri tio? Mikrorakontoj estas ĉiam provokaj kaj malbanalaj [1].

La diferenco inter fulmofikcio kaj novelo aŭ mallonga romano estas ke, kvankam fulmofikcio inkluzivas la klasikajn elementojn de rakonto - ĉeffiguro, konflikto, malhelpoj, komplikaĵoj kaj fino - la limigita nombro da vortoj en ĝi ofte devigas la verkiston lasi kelkajn el ĉi tiuj elementoj neskribitaj – kaŝitaj aŭ enkonstruitaj en la rakonto mem [2].

Fulmofikcio komencis sian evoluon jam en la fabloj de Ezopo. La famaj aŭtoroj de fulmofikcio estas Anton Ĉeĥov, Kafka, H.P. Lovecraft, Ernest Hemingway, Fredric Brown, Arthur C. Clarke, Kurt Vonnegut, Juan José Arreola, Leopoldo Lugones, Augusto Monterroso, Jorge Luis Borges kaj Julio Cortázar kaj pli. Fulmo-fikcio virtuale eksplodis en la postmoderna epoko ĉefe pro la unua generacio de la interreto kaj ĝia postulo je mallongaj kaj koncizaj tekstoj. La Mikropremio, kreita por la unua fojo en 2007, estas la unua premio dediĉita sole al fulmfikcio.

Multaj mikrorakontoj estas rimarkindaj pro sia poezia ŝarĝo kaj tial ofte la limo inter la poezio kaj la prozo estas malfacile determinebla. Tio okazas ĉe multaj tekstoj de Julio Cortázar, Antonin Artaud, Oliverio Girondo, Giannina Braschi kaj Rafael Chaparro Madiedo en kies verkoj la poezia valoro de la verkoj hegemonias sur la intenco rakonti.

Oni povas publiki la verketon, kaj komplete kaj en disigitajn partojn, pere de mikroblogo aŭ uzante sociajn retejojn ekzemple Twitter aŭ la Fejsbuka statusfenestro. En la 2010-aj jaroj la fenomeno populariĝis ĉefe en Japanio, Usono kaj Britio. La ideo malantaŭ la mikrorakonto estas arte komuniki rakonteton verkita en konciza formo aŭ eble kontinue evoluigi la rakonton skribante mallongajn, densigitajn afiŝojn.

Komparita al tradiciaj romanoj aŭ noveloj, mikroromano povas esti skribita en mallonga, interligita liniojn aŭ komunikaĵojn. Ekzemple, Twitteraj romanoj povas esti serio de tvitaĵoj, ene de 140 karakteroj por afiŝo, dum Facebook-a afiŝo povas esti afiŝita ene de 300 karakteroj.

  1. Paulo S. Viana, "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo Esperanta Retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.
  2. English Ph. D., English B. A., What Is Flash Fiction, Anyway?, ThoughtCo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search