Nanotubo

Nanotuboj estas tuboj, kies diametro pli malgranda estas ol 100 nanometroj; tipe ili grandas nur malmultajn nanometrojn. Tiel ili estas je 10.000-oble pli maldikaj ol homa haro. Por ke oni povu paroli pri tubo, la longo devas superi la diametron; ĉe karbona nanotubo oni jam atigis la longon de 20 centimetroj. La tipaj nanotuboj estas malpli longaj ol kelkaj mikrometroj.

Oni tre funde ekzamenis la karbonajn nanotubojn (KNT'). Krome, ekzistas ankaŭ nanotuboj el bornitrido, sulfidoj (molibden- kaj volframdisulfido, kuprosulfido) kaj halogenidoj (nikelklorido, kadmiumklorido, kadmiumjodido). Ĉiu menciita materialo estas konata pro iliaj tavola strukturo, precipe la varianto de karbono, la grafito. Oni supozas, ke ĉiu materialo, kiu havas similan tavolan strukturon, ĉe konvenaj produktaj kondiĉoj formas tubojn.

Nanotuboj povas esti unu aŭ plurmuraj (unuvanda nanotubo UVNT mult-vanda nanotubo MVNT), kaj la muro povas formi fermitan ringon aŭ spiralan strukturon. La fino de la tuboj povas esti fermita aŭ malfermita kaj la interno estas plena aŭ malplena.

La produkto kaj ebla uzo de nanotuboj estas aktive esplorata en kadroj de nanoteknologio: en 2002 aperis ĉ. 3000 sciencaj publikaĵoj pri nanotuboj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search