Necerteco

Necerteco estas termino uzata kun iom malsamaj formoj en diversaj kampoj, inkluzive de fiziko, filozofio, statistiko, ekonomiko, financo, asekuro, psikologio, sociologio, inĝenierarto kaj informa scienco. Ĝi aplikiĝas al prognozoj de estontaj eventoj, al fizikaj mezuroj jam faritaj aŭ al nekonataj ecoj.

Kvankam la termino estas uzata en diversaj manieroj inter la ĝenerala publiko, multaj specialistoj en decidteorio, statistiko kaj aliaj kvantecaj kampoj difinis necertecon kaj riskon pli specife.

Necerteco povas esti sole sekvo de manko de scio de atingeblaj faktoj. Tio estas, oni povas esti necerta pri tio, ĉu nova raketa desegno funkcios, sed ĉi tiu necerteco povas esti forigita kun pli fora analizo kaj eksperimentado. Ĉe la subatoma nivelo, tamen, necerteco povas esti fundamenta kaj neevitebla eco de la universo. En kvantuma mekaniko, la Necerteca principo de Heisenberg metas limojn sur tio, kion observanto iam ajn povas scii pri la pozicio kaj rapido de partiklo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search