Reludversio

Reludversio (angle cover, coversong) en moderna muziko estas adaptaĵo de ekzistanta kanto de malsama artisto ol la originala komponisto / prezentisto. Diversaj motivoj povas ludi rolon en tia reinterpretado. Kunprofiti kun la sukceso de la originalo estas unu el la malpli noblaj. Versio en malsama stilo de muziko (ekzemple, regea versio de balado) ne nepre estas nur odo al la aŭtoro, sed foje ankaŭ parodio aŭ eĉ rekte kritikado. Reludversio povas esti traduko aŭ kanto kun tute malsama teksto uzante saman melodion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search