Scanlation

Scanlation (anlga por skantraduko) estas vortokunfando farita el la anglaj terminoj "scan" kaj "translation", kiu signifas ciferecan skanaĵon de bildstrioj, precipe de mangaomanhwa, kiujn ŝatantoj tradukas al alia lingvo, redaktas kaj ofertas interrete por legado aŭ elŝutado[1][2]. Aldone al verkoj publikigitaj fare de eldonistoj, fanpublikaĵoj kiel ekzemple dōjinshi, kiuj estas adaptado de bonkonataj serioj, distribuiĝas per scanlations. Tiu ĉi speco de distribuado estas tamen regule same nedezirinda, aŭ almenaŭ ne aprobita, de la fanaŭtoroj, kiel okazas ĉe scanlations de eldonejoj[3].

Simila fanpraktiko ekzistas por animeo kaj aliaj filmoj en la formo de fan-subtekstaĵoj (fansubs), faritaj kaj publikigitaj subtekstoj.

  1. (en) Klarigo pri Scanlation, Insidescanlation.
  2. (en) James Rampant, The Manga Polysystem: What Fans Want, Fans Get. En: Toni Johnson-Woods (eld.): Manga – An Anthology of Global and Cultural Perspectives, Continuum Publishing, New York 2010, ISBN 978-0-8264-2938-4, paĝoj 221–231.
  3. Nele Noppe: Social Networking Services as Platforms, En: Jaqueline Berndt und Bettina Kümmerling-Meibauer (eld.): Manga’s Cultural Crossroads. Routledge, New York 2013, ISBN 978-0-415-50450-8, paĝo 156.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search