Tabulpentrado

Fajuma mumia portreto.

La pentrado sur tabulo, nomata foje simple tabulo estas pentrarto kiu uzas lignon kiel pentrobazo, sen distingo al la uzata tekniko (oleopentradotempero, ĉefe). La tabulo povas prezentiĝi sur enkadrigitaj tabuloj, atingante aspekton similan al pentraĵo sur tolo, aŭ sur lignopecoj kiuj formu parton el diversaj tipoj de mebloj, nome kofroj, sarkofagojaltaroj, ĝis ampleksa gamo de objektoj de ĉiutaga uzo. Jam en la jaroj 2000 a.K. estis tiaj pentraĵoj foje per enkaŭstiko. De la epoko de la romia Egipto elstaras la famaj portretoj de Al Fajum, de funebra karaktero, kiu datas de la 2-a al la 4-a jarcentoj. Ĉefe en la Mezepoko disvolviĝis tiu tekniko, ekzemple por religia pentrarto de Romanika stilo ĉe altaroj, ĉu ornama pentrarto por la plej diversaj objektoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search