Imperiestro de Japanio

La Imperiestro de Japanio (天皇 [ten-noo]) estas japana titola Ŝtatestro kaj la ĉefo de la Japana imperia familio.

De la komenco de Japanio ĝis la mezo de 20-a jarcento, la rolo de imperiestro alternis inter religia superulo, nominala reganto kaj efektiva imperia rolo.

Laŭ la moderna japana konstitucio, la imperiestro estas nun ceremonia figuro.

La nuna imperiestro estas Imperiestro Naruhito (2019-) La loĝejo de la Japana Imperiestro estas Imperiestra Palaco (Kōkyo), situas en centro de Tokio, depost la mezo de 19-a jarcento. Antaŭ tio la imperiestroj loĝis en Kioto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search