Laborista movado

Reklamo de Sennaciulo.
Lenino diskurse antaŭ fabriko Putílov en majo 1917. Pentraĵo de Isaak Brodskij, Muzeo de Historio de Moskvo.

La laborista movado (angle: Labor movement; france: Le mouvement ouvrier, germane: Arbeiterbewegung, hispane: Movimiento obrero, ruse: Рабочее движение, itale: Movimento operaio, ĉine: 勞工 運動) estas kontraŭkapitalista movado, kiu ampleksas du ĉefajn flankojn:

  1. La eksterparlamentaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el anarkiismo kaj sindikatismo.
  2. La politikaj (laboristaj) movadoj, kiuj konsistas interalie el parlamenta agado, per kiu reprezentitaj estas la interesoj de laboristoj, dungitoj, liberprofesiuloj kaj aliaj, kiuj estas sendefendaj kontraŭ kapitalismo. Ĉi tiu strategio trovas potencon per politikaj partioj.

La komenciĝo de la laborista movado spronis la okazaĵojn revoluciajn en la jaroj 1848 kaj 1849. La movadon forte influis la ideoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search