Anarkiismo

«Liberecano» alidirektas ĉi tien. Por la speco de klasika liberalismo, vidu la paĝon libertarianismo.
Anarkiismo
flago
politika ideologioskolo • politika movado • filozofia skolo
vdr
La encirkla A-litero, ofta simbolo por anarkiismo.
Pierre-Joseph Proudhon.
Errico Malatesta.
Buenaventura Durruti.

Anarkiismoanarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj"[1]) estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj sintenojn, kiuj malakceptas devigan registaron (nome la ŝtaton) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grupon da ismoj kaj sintenoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas." Tiu manko (malakcepto de ŝtataj strukturoj), laŭ plej diversaj anarkiismaj skoloj, devas esti kompensataj per elbaza organizado, tio estas ekkontrolo fare de bazaj organismoj, institucioj kaj strukturoj de ĉefe la laborrimedoj (produktadrimedoj kiel bazo de ekonomio), sed ankaŭ de sansistemo, eduksistemo, transporto ktp. Tiudirekte konata moto ŝatata de anarkiistoj estas "Anarkio estas plej alta esprimo de ordo". La sociigo de ekzemple sansistemo aŭ eduksistemo levis polemikon inter la propraj anarkiismaj tendencoj ĉu akcepti aŭ ne ŝtatigon de tiuj sistemoj male al permesi privatigon: akcepti ŝtatigon supozus ian akcepton de malŝatata ŝtato, sed malakcepti ĝin supozus iel favori privatigon, kiel bazo de noveliberalisma kapitalismo, ankaŭ malŝatata de ĉiuj anarkiismaj tendencoj.

Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo[2][3], kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj.[4] Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas anarki-komunismon, anarki-kolektivismon, aŭ partoprenan ekonomion, dum aliaj subtenas merkatajn sistemojn kiel reciprokismon, agorismon, aŭ (polemike) anarki-kapitalismon. Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio.

  1. Anarchy, Merriam-Webster's Online dictionary
  2. Kropotkin, Peter. Anarchism: A Collection of Revolutionary Writings, Courier Dover Publications, 2002, p.5
  3. R.B. Fowler (1972). “The Anarchist Tradition of Political Thought”, Western Political Quarterly 25 (4), p. 738–752. doi:10.2307/446800. 
  4. Sylvan, Richard. "Anarchism". A Companion to Contemporary Political Philosophy, redaktintos Goodwin, Robert E. kaj Pettit, Philip. Blackwell Publishing, 1995, p.231

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search