Lenin

Lenino alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri la revoluciulo Vladimir Iljiĉ Uljanov AKK Vladimir Lenin. Por samnoma distrikto de Krimeo rigardu la paĝon Lenina distrikto (Krimeo). Por urbotipa loĝloko el la distrikto legu la artikolon Lenino (Lenina distrikto, Krimeo).
Lenin
Владимир Ильич Ленин
Persona informo
Владимир Ильич Ленин
Naskonomo Владимир Ильич Ульянов
Naskiĝo 22-an de aprilo 1870 (1870-04-22)
en Simbirsk, Rusa Imperio
Morto 21-an de januaro 1924 (1924-01-21) (53-jaraĝa)
en Sovetunio Gorki, Sovetunio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Maŭzoleo de Lenin Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateisto
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusafrancaanglagermana vd
Loĝloko PodolskSankt-PeterburgoMoskvoŜuŝenskoeSchwabingLondono vd
Ŝtataneco Sovetunio (1922–1924)
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (1918–1922)
Rusia Imperio (1870–1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Faculty of Law, Saint Petersburg State University (en) Traduki - jurisprudenco (1890–)
Imperia Kazana Universitato - jurisprudenco (–1888)
Simbirsk Classical Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Subskribo Lenin
Memorigilo Lenin
Familio
Dinastio Blank family vd
Patro Ilja Uljanov Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marija Aleksandrovna Blank Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Maria Ulyanova (en) Traduki, Olga Ulyanova (en) Traduki, Aleksandr Uljanov, Dmitry Ulyanov (en) Traduki kaj Anna Ulyanova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nadeĵda Krupskaja
Profesio
Alia nomo Ленин • Ильин • Н. Ленин • Старик • К. Тулин • Lenin vd
Okupo politikisto
advokato
ĵurnalisto
filozofo
ekonomikisto
revoluciulo
verkisto
politikteoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Leninismo, politiko kaj komunismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Verkado
Verkoj Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo vd
Prezidanto de Konsilantaro de Popolaj Komisaroj de Sovetunio
Dum 8-a de novembro 191721-a de januaro 1924
Antaŭulo Aleksandr Kerenskij
Sekvanto Aleksej Rikov
Josif Stalin kiel Plej Supera (Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Iljiĉ Uljanov (ruse Владимир Ильич Ульянов), universale konata kiel LeninLenino (naskiĝis la 22-an de aprilo 1870, mortis la 21-an de januaro 1924) estis rusa revoluciulo, politikisto, ŝtatestro kaj politika teoriulo.

Li servis kiel la unua kaj fondinta registarestro de Soveta Rusio el 1917 ĝis 1924 kaj de Sovetunio el 1922 ĝis 1924. Sub lia regado, Rusio, kaj poste la Sovetunio, iĝis unu-partia socialisma ŝtato regata de la Komunista Partio de Sovetunio. Estante li mem marksisto, li disvolvigis variaĵon de tiu komunisma ideologio konata kiel Leninismo.

Naskiĝinta en familio de modere prospera meza klaso en Simbirsk, Lenino aliĝis al politiko de revolucia socialismo post la ekzekuto de sia frato Aleksandr Uljanov en 1887. Elpelita el la Kazana Imperia Universitato pro estinta partopreno en protestoj kontraŭ la carisma registaro de la Rusia Imperio, li dediĉis la sekvajn jarojn al studado de juro. Li translokiĝis al Sankt-Peterburgo en 1893 kaj iĝis veterana marksisma aktivulo. En 1897, li estis arestita pro ribelo kaj estis ekzilita al Ŝuŝenskoje por tri jaroj, kie li edziĝis al Nadeĵda Krupskaja. Post sia ekzilo, li translokiĝis al Okcidenta Eŭropo, kie li iĝis elstara teoriulo en la marksisma Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP). En 1903, li ludis gravan rolon en la ideologia disigo de la partio, estrante la Bolŝevikan frakcion kontraŭ la Menŝevikoj de Julius Martov. Post la malsukcesa Revolucio de 1905 en Rusio, li kampanjis por ke la Unua Mondmilito estu transformita en tuteŭropa proletara revolucio, kiu kiel marksisto li kredis, ke estus la okazigo de la disfalo de kapitalismo kaj de ties anstataŭo per socialismo. Post la Februara Revolucio de 1917 elpostenigis la caron kaj establis Provizoran Registaron, li revenis al Rusio por ludi estran rolon en la Oktobra Revolucio per kiu la Bolŝevikoj renversis la novan respublikan reĝimon.

La Bolŝevika Registaro de Lenino dekomence kunhavis la povon kun la Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj, la elektitaj sovetoj, kaj la plur-partia Konstitucifara Asembleo, kvankam ĉirkaŭ 1918 ĝi jam havis centrigitan povon en la nova Komunista Partio. La lenina administracio redistribuis teron inter kamparanoj kaj ŝtatigis bankojn kaj grand-skalan industrion. Ĝi retiriĝis el la Unua Mondmilito subskribante traktaton cedantan teritorion al la Centraj Potencoj, kaj promociis la disvastigon de monda revolucio tra nova organizo Komunista Internacio. Opoziciantoj estis subpremataj pere de la nomita Ruĝa Teroro, nome violenta kampanjo administrata de la ŝtatsekurecaj servoj; miloj da personoj estis mortigitaj aŭ internigitaj en koncentrejoj. Lia administracio venkis super la kontraŭ-bolŝevikaj armeoj kaj de dekstruloj kaj de maldekstruloj en la Rusia Enlanda Milito el 1917 ĝis 1922 kaj estris en la Pol–Soveta Milito de 1919–1921. Rezulte el la milittempa detruego, malsatego, kaj diversaj popolaj ribeloj, en 1921 Lenino kuraĝigis la ekonomian kreskon tra la merkat-orientita Nova Ekonomia Politiko. Kelkaj ne-rusaj nacioj estis ekĝuante sendependon el la Rusia Imperio post 1917, sed tri el ili estis reunuigitaj en la novan Sovetunion en 1922. Lenino eksuferis malsanon, kaj mortis en Gorki, kaj Jozef Stalin sukcedis lun kiel la elstara figuro en la Sovetunia registaro.

Amplekse konsiderita unu el la plej gravaj kaj influfaraj figuroj de la 20-a jarcento, Lenino estis postmorta celo de propaganda personeca kulto ene de la Sovetunio ĝis ties dissolvo en 1991. Li iĝis ideologia figuro interne de la tendenco Marksismo–leninismo kaj elstara influo super la internacia komunisma movado. Polemika kaj tre diverse taksita kiel historia figuro, Lenino estis rigardita de subtenantoj kiel defendanto de socialismo kaj de la laborista klaso dum kritikistoj emfazis lian rolon kiel fondinto kaj estro de aŭtoritatisma reĝimo responsa pri politika subpremado kaj amasmortigado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search