Moldavio

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moldavio (apartigilo)
Moldava Respubliko
Republica Moldova

Flago de Moldavio

Blazono de Moldavio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Limba noastră
Situo
suverena ŝtato
lando sen maraliro
unueca ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiŝinevo
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Uzata(j) lingvo(j) rusa, ukraina, gagauza, bulgara
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo kaj katolikismo
Areo 33 846 km²
- % de akvo 1,4 %
Loĝantaro 4 128 047 (2008)
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno md
Landokodo MD
Telefona kodo 373
Plej alta punkto Bălănești Hill
Plej malalta punkto Dnistro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Maia Sandu
Ĉefministro Dorin Recean
Nacia tago 27-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Sovetunio 27-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto leo (MDL)
MEP laŭ 2007
– suma $9,367 mlrd
– pokapa $ 2962
vdr

MoldavioMoldavujo, oficiale Respubliko Moldavio (rumane Republica Moldova), estas lando en Orienta Eŭropo, grandparte situanta inter la riveroj Prut kaj Dnestro (Nistru). La lando limas okcidente al Rumanio kaj norde, oriente kaj sude al Ukrainio. Ĝi estas kvazaŭ enŝlosita inter tiuj du landoj. La ĉefurbo estas Kiŝinevo (rumane: Chișinău; ruse Кишинёв, Kiŝinjov). Laŭ la Indico de homa disvolviĝo, Moldavio estas la plej malriĉa lando en Eŭropo. Moldavio ekde 1346 estis parto de la rumanlingva Princlando Moldavio, en 1812 konkeriĝis per la Rusia Imperio, ekde 1918 apartenis al Rumanio sed de 1945 ĝis 1991 estis alligita al Sovetunio. Lingve kaj kulture, la landanoj daŭre plejparte estas rumanaj, sed la ŝtata limo inter Rumanio kaj la Moldava SSR instalita per la Dua Mondmilito daŭre validas. La ekonomio estas la plej malriĉa en Eŭropo kape kaj havas la plej malaltan indekson de homa disvolviĝo sur la kontinento. Moldavio ankaŭ estas la malplej vizitata lando en Eŭropo fare de turistoj kun nur 11 000 registritaj vizitantoj el eksterlando ĉiujare.

La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel tiu de Rumanio) kun la uro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search