Politika ideologio

Jen listo de la politikaj ideologioj de partioj. Multaj politikaj partioj bazas sian politikan agadon sur programo aŭ sur ideologio. En sociaj studoj, politika ideologio estas iu aro da idealoj, principoj, doktrinoj, mitoj, aŭ simboloj de socia movado, institucia, klaso, aŭ granda grupo, kiu eksplikas kiel socio funkciu, kaj donas iun politikan aŭ kulturan planon por iu socia ordo. Politika ideologio grande zorgas pri kiel disdoni potencon, kaj por kiu celo ĝi estu uzata. Iuj partioj sekvas specifan ideologion tre proksime, dum aliaj eble amplekse inspiriĝas de grupo de parencaj ideologioj sen specife sekvi unu nuran. La populareco de ideologio estas, parte, pro la influo de moralaj entreprenistoj, kiuj foje agas pro siaj propraj interesoj.

Politikaj ideologioj havas du dimensiojn:

  1. Celoj: kiel socio funkciu (aŭ estu aranĝita).
  2. Metodoj: La plej taŭga maniero por atingi la idealan aranĝostaton.

Ideologio estas kolekto de ideoj. Kutime, ĉiu ideologio enhavas specifajn ideojn pri tio, kion ĝi konsideras la plej bona registarformo (ekz. demokratio, teokratio, ktp.), kaj la plej bona ekonomika sistemo (ekz. kapitalismo, socialismo, ktp.). Foje la sama vorto estas uzata por identigi ambaŭ ideologion kaj unu el siaj ĉefaj ideoj. Ekzemple, "socialismo" povas referenci ekonomikan sistemon, aŭ ĝi povas referenci ideologion, kiu subtenas tiun ekonomikan sistemon.

(Ideologioj ankaŭ sinidentigas per sia situo en la politika spektro (kiel la maldekstro, la centro, aŭ la dekstro), tamen ĉi tio ofte estas polemika. Finfine, ideologioj povas ekzisti aparte de politikaj strategioj (ekz. popolismo) kaj de unuopaj aferoj, sur kiu oni povas konstrui partion (ekz. kontraŭo al eŭropa unuiĝo aŭ la malkontraŭleĝigo de kanabo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search