Transporto

The How and Why Library 019.jpg
La Kiel kaj Kial Biblioteko (angle The How and Why Library)
Homoj piedirante antaŭ la ŝutvara ŝipo BW Fjord
Franca Nacia Polico uzas plurajn reĝimojn de transporto, ĉiu kun iliaj apartaj avantaĝoj.
Bovoj tirantaj lanŝarĝon en Aŭstralio ĉ. 1918
Pontoj gravegas kiel infrastrukturo por transporto
UCB Transporto kaj mapaj simboloj

Transporto aŭ transportado estas la movado de homoj, bestoj kaj varoj de unu loko al alia. Reĝimoj de transporto inkludas surteron, aeron, fervojon, ŝoseon, surakvon, kablon, dukton kaj spacon. La kampo povas esti dividita en infrastrukturo, veturiloj kaj operacioj (aŭ regula servo). Transporto estas grava ĉar ĝi ebligas komercon inter homoj, kio estas esenca por la evoluo de civilizoj. Transporto inkluzivas malnovajn manierojn kiel per-bestajn ĝis la modernaj manieroj kiel aviadiloj kaj kosmoŝipoj.

Transporta infrastrukturo konsistas el la fiksaj instalaĵoj inkluzive de vojoj, fervojoj, aervojoj, akvovojoj, kanaloj, duktoj kaj terminaloj kiel ekzemple flughavenoj, stacidomoj, busstacidomoj, stokejoj, interŝanĝejoj, benzindeponejoj (inkluzive de instigado de haveno kaj fuelstacioj) kaj marhavenoj. Terminaloj povas esti uzataj kaj por vojnodo de pasaĝeroj kaj kargo, kaj por prizorgado de la veturilo.

Veturiloj vojaĝantaj sur tiujn retojn povas inkludi aŭtojn, biciklojn, busojn, trajnojn, kamionojn, piedirantajn homojn, helikopterojn, boatojn, kosmoŝipojn kaj aviadilojn. Operacia interkonsento nepras pri la maniero kiel la veturiloj estas funkciigitaj, kaj pri la proceduroj metitaj por tiu celo inkluzive de financado, laŭleĝeco kaj politikoj. En la transportaindustrio, operacioj kaj proprieto de infrastrukturo povas esti aŭ publikaj aŭ privataj, depende de la lando kaj reĝimo.

Pasaĝera transportado povas esti publika, kie funkciigistoj disponigas planitajn servojn, aŭ privataj. Kargotransporto fariĝis lastatempe ĉiam per kontenerado, kvankam groca transporto estas uzita por grandaj volumenoj de daŭremaj eroj. Transporto ludas gravan rolon en ekonomia kresko kaj tutmondiĝo, sed la plej multaj tipoj kaŭzas aer-poluon kaj uzas grandajn kvantojn da tereno. Dum ĝi estas peze subvenciita fare de registaroj, bona planado de transporto estas esenca por fari trafikfluon kaj reteni komfortan urbigon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search