Balta Maro

Balta Maro
maro
Balta Maro vidata el haveno en Darłowo
Landoj
Parto de Eŭropo
Insuloj
Kelkaj havenurboj
Alfluantoj
Areo 422 300 km² (42 230 000 ha)
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Balta Maro vintre
Vikimedia Komunejo: Baltic Sea
Retpaĝo: http://maps.grida.no/baltic
Map
Dana Markolo kaj sudokcidenta Balta Maro

Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika Oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Ĝi estas vere escepta maro. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Eta Belto (dane Lillebælt), Granda Belto (dane Storebælt) kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda kompare al aliaj maroj kaj inkludas malmulte da salo. Ĝia plej norda marareo, en sveda Bottenviken, en finna Perämeri, inkludas salon preskaŭ nenie. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.

La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio. La Balta Maro estas konektita pere de artefaritaj akvovojoj al la Blanka Maro pere de la Kanalo Blanka maro - Balta maro kaj al la Germana Golfo de la Norda Maro pere de la Kiela Kanalo.

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundo meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉirkaŭ 1 700 000 km2.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tial biogeografie apartenas al Nordeŭrop-mara Provinco de la Mezvarm-nordatlantika Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search