Okcidenta civilizo

En malhelblua estas la okcidenta mondo (Aŭstralio, Kanado, katolika kaj protestanta Eŭropo, Nov-Zelando, plus Usono), surbaze de la kolizio de civilizoj de 1996 de Samuel P. Huntington.[1] En turkiso estas ortodoksa Eŭropo kaj Latinameriko. Laŭ Huntington, Ortodoksa Eŭropo estas la orienta parto de la okcidenta mondo, dum Latinameriko estis parto de la okcidenta mondo aŭ ida civilizo, kiu estis ĝemeligita kun ĝi. [2]

Okcidenta civilizo (500- ) estas la civilizo, kiu evoluis en Eŭropo post la falo de la romia imperio. Ĝi estas miksaĵo de greka, romia, kelta, ĝermana, afrikaj kaj (interalie, per kristanismo) juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de la romia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis al Ameriko, Oceanio kaj subsahara Afriko, nun enhavante 33% de la homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ 1750, la ĉina kaj islama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre alta, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kaj Holokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj de Karolo la Granda, Napoleono la 1-a de Francio kaj Hitlero).

Mapo de la Indekso de Homaj Disvolviĝo de UN por 2013. La bluaj pentritaj landoj estas la plej evoluintaj landoj, laŭ la indekso. Ju pli hela la koloro, des malpli evoluas la landoj.Klara korelacio videblas inter la landoj, kiuj nun estas konsiderataj okcidentaj landoj, kaj ilia homa disvolva indekso.

Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane.

Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco.

En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio, kiu komenciĝis kun Homero.

En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo.

Landoj kiel Turkio, Japanio ktp, estas duon-okcidentaj.

  1. THE WORLD OF CIVILIZATIONS: POST-1990scanned image Archived 12 March 2007 at the Wayback Machine
  2. Huntington, Samuel P. (2 August 2011). The Clash of Civilizations and the Remaking of World Order. Simon & Schuster. pp. 151–154. ISBN 978-1451628975.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search